sexta-feira, 18 de julho de 2014

La Homo Post La Morto / O HOMEM DEPOIS DA MORTE - 1

La Homo Post La Morto
144. Kiel efektiviĝas la disiĝo de la animo kaj dela korpo ? Ĉu ĝi fariĝas subite aŭ laŭgrade ?
La liberiĝo fariĝs laŭgrade kaj kun malrapideco malsama laŭ la individuoj kaj la cirkonstancoj de la morto. La ligiloj unuigantaj la animon kaj la korpon, nur iom post iom rompiĝas, kaj des pli malrapide ju pli la vivo estis pli materiala kaj pli voluptama. ("La Libro de la Spiritoj", n-ro 155.)
145. Kia estas la situacio de la animo tuj post la morto de la korpo ? Ĉu ĝi havas subite konscion pri si mem ? Unuvorte, kion ĝi vidas ? Kion ĝi spertas ?
En la momento de la morto ĉio unue estas konfuza; la animo bezonas iom da tempo por rekonsciiĝi; ĝi estas kvazaŭ senpripensa kaj en la stato de homo eliranta el la profunda dormo kaj kiu penas ekkompreni sian situacion. La klareco de la ideoj kaj la memoro pri la pasinteco revenas al ĝi laŭ proporcio kiel forvisiĝas la influo de la materio, el kiu ĝi ĵus sin liberigis, kaj disbloviĝas la speco de nebulo, kiu malheligis ĝiajn pensojn. La daŭro de konfuzo sekvanta la morton estas tre varia, ĝi povas daŭri nur kelkajn horojn, kiel ankaŭ plurajn tagojn, plurajn monatojn kaj eĉ plurajn jarojn. Ĝi estas malpli longa ĉe tiuj, kiuj dum sia vivo identiĝis kun sia estonta stato, ĉar ili tuj komprenas sian situacion; ĝi estas tiel pli longa kiel pli materie vivis la homo.
La sensaco, spertata de la animo en tiu momento, estas tre varia; la perturbo sekvanta la morton, estas neniel dolora por la virta homo; ĝi estas trankvila kaj en ĉio simila al tiu, kiu sekvas pacan vekiĝon. Por tiu, kies konscienco ne estas pura kaj kiu estas pli ligita al la materia ol al la spirita vivo, ĝi estas plena de malkvieteco kaj angoroj, kiuj pligrandiĝas laŭmezure kiel li reakiras konscion; ĉar tiam li estas kaptita de timo kaj de ia speco de teruro pro tio, kion li vidas, kaj precipe pro tio, kion li antaŭvidas.
La sensaco, kiun oni povus nomi fizika, estas tiu de granda faciligo kaj senlima bonstato; oni sentas sin kvazaŭ liberigita el ŝarĝo, kaj oni estas feliĉega jam ne senti la korpajn dolorojn, kiujn oni suferis antaŭ kelkaj momentoj, senti sin libera, facilmova kaj vigla kiel tiu, de kiu oni ĵus deprenis pezajn katenojn.
En sia nova situacio, la animo vidas kaj aŭdas tion, kion ĝi vidis kaj aŭdis antaŭ la morto, sed ĝi vidas kaj aŭdas ankaŭ aliajn aferojn, kiuj eskapadis al la maldelikateco de ĝiaj korpaj organoj; ĝi havas sensacojn kaj perceptojn al ni nekonatajn. ("Revue Spirite", 1859, paĝo 244: Morto de spiritisto. – Same, 1860, paĝo 332: La vekiĝo de la Spirito. – Same,1862, pĝ.129 kaj 171: Enteriga soleno de S-ro Sanson.)
Rimarko. Ĉi tiuj respondoj kaj ĉiuj aliaj pri la situacio de la animo post la morto aŭ dum la vivo, ne estas rezultato el teorio aŭ sistemo, sed el rektaj studoj farataj pri miloj da personoj observataj en ĉiuj fazoj kaj en ĉiuj periodoj de ilia spirita ekzistado, ekde la plej malalta ĝis la plej alta ŝtupo de la ŝtuparo, laŭ iliaj kutimoj dum la surtera vivo, laŭ la speco de la morto k. a. Parolante pri la estonta vivo oni ofte diras, ke oni nenion scias pri ĝi, ĉar neniu de tie revenis; ĉi tio estas eraro, ĉar ĝuste tiuj, kiuj tie troviĝas, venas instrui nin, kaj Dio ĝin permesas hodiaŭ pli ol en iu ajn alia epoko, kiel lasta averto al nekredemo kaj materialismo.
146. Ĉu la animo forlasinta la korpon, vidas Dion ?
La kapabloj de la animo estas proporciaj je ĝia elpuriĝo; nur la plej perfektaj animoj povas ĝui la ĉeeston de Dio.
147. Se Dio estas ĉie, kial ne ĉiuj Spiritoj povas Lin vidi ?
Dio estas ĉie, ĉar Li disradias ĉien, kaj oni povas diri, ke la universo estas mergita en Dio, kiel ni estas mergitaj en la suna lumo; sed la subelvolviĝintaj Spiritoj estas ĉirkaŭitaj de ia speco de nebulo, kiu Lin kaŝas de iliaj okuloj, kaj kiu nur disiĝas laŭmezure kiel ili elpuriĝas kaj elmateriiĝas. La malsuperaj Spiritoj estas koncerne la vidon de Dio, tiaj, kiaj estas la enkarnuloj pri la Spiritoj, vere blindaj.
Libro: Kio Estas Spiritismo – Allan Kardec.
O HOMEM DEPOIS DA MORTE
144. Como se opera a separação da alma e do corpo? É brusca ou gradual?
O desprendimento opera-se gradualmente e com lentidão variável, segundo os indivíduos e as circunstâncias da morte.
Os laços que prendem a alma ao corpo não se rompem senão aos poucos, e tanto menos rapidamente quanto mais a vida foi material e sensual. (O Livro dosEspíritos, n.° 155.)
145. Qual a situação da alma imediatamente depois da morte do corpo? Tem ela instantaneamente a consciência de si? Em uma palavra, que vê? Que experimenta ela?
No momento da morte, tudo se apresenta confuso; é-lhe preciso algum tempo para se reconhecer; ela conserva-se tonta, no estado do homem que sai de profundo sono e que procura compreender a sua situação. A lucidez das idéias e a memória do passado lhe voltam, à medida que se destrói a influência da matéria de que ela acaba de separar-se, e que se dissipa o nevoeiro que lhe obscurece os pensamentos.
O tempo da perturbação, seqüente à morte, é muito variável; pode ser de algumas horas somente, como de muitos dias, meses ou, mesmo, de muitos anos. É menos longa, entretanto, para aqueles que, enquanto vivos, se identificaram com o seu estado futuro, porque esses compreendem imediatamente a sua situação; porém, é tanto mais longa quanto mais materialmente o indivíduo viveu.
A sensação que a alma experimenta nesse momento é também muito variável; a perturbação, seqüente à morte, nada tem de penosa para o homem de bem; é calma e em tudo semelhante à que acompanha um despertar plácido.
Para aquele cuja consciência não é pura e amou mais a vida corporal que a espiritual, esse momento é cheio de ansiedade e de angústias, que vão aumentando à medida que ele se reconhece, porque então sente medo e certo terror diante do que vê e sobretudo do que entrevê. A sensação a que podemos chamar física, é a de grande alívio e de imenso bem-estar, fica-se como que livre de um fardo, e o Espírito sente-se feliz por não mais experimentar as dores corporais que o atormentavam alguns instantes antes; sente-se livre, desembaraçado, como aquele a quem tirassem as cadeias que o prendiam.
Em sua nova situação, a alma vê e ouve ainda outras coisas que escapam à grosseria dos órgãos corporais. Tem, então, sensações e percepções que nos são desconhecidas. (Revue Spirite, 1859, pág. 244: Mort d’un Spirite. — Idem, 1860, pág. 332: Le réveil de l'Esprit. — Idem, idem, 1862, págs. 129 e 171: Obsèques de M. Sanson.)
OBSERVAÇÃO — Estas respostas e todas as relativas à situação da alma depois da morte ou durante a vida, não são o resultado de uma teoria ou de um sistema, mas de estudos diretos feitos sobre milhares de indivíduos, observados em todas as fases e períodos da sua existência espiritual, desde o mais baixo ao mais alto grau da escala, segundo seus hábitos durante a vida terrena, gênero de morte, etc.
Muitas vezes diz-se, falando da vida futura, que não se sabe o que nela se passa, porque ninguém no-lo veio contar; é um erro, pois são precisamente os que nela já se acham, que, a respeito, nos vêm instruir, e Deus o permite hoje, mais que em nenhuma outra época, como último aviso à incredulidade e ao materialismo.
146. A alma que deixa o corpo pode ver a Deus?
As faculdades perceptivas da alma são proporcionais à sua purificação: só as de escol podem gozar da presença de Deus.
147. Se Deus está em toda parte, por que nem todos os Espíritos podem vê-lo?
Deus está em toda parte, porque em toda parte Ele irradia, podendo dizer-se que o Universo está mergulhado na divindade, como nós o estamos na luz solar; os Espíritos atrasados, porém, estão envolvidos numa espécie de nevoeiro que O oculta a seus olhos, e que se não dissipa se não à medida que eles se desmaterializam e se purificam.
Os Espíritos inferiores são, pela vista, em relação a Deus, o que os encarnados são, em relação aos Espíritos: verdadeiros cegos.
Livro: O Que é o Espiritismo – Allan Kardec.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita