sábado, 30 de novembro de 2013

APLIKATAJ SCIENCOJ / CIÊNCIAS APLICADAS 3

APLIKATAJ SCIENCOJ
101. – Kial ne estas permesite al la Spiritoj la revelacio de procesoj de kuracado de lepro, kancero, ktp?
 – Antaŭ ĉia konsidero, ni ekzamenu la provoleĝon kaj la neceson de ĝia plenumado.
En la naturo mem de la Tero kaj ĉe la organizado de la fluidaĵoj propraj al via planedo kuŝas ja ĉiuj tiuj rimedoj ĝis hodiaŭ nekaptitaj de la homa scienco. Jesuo kuracadis la leprulojn per la simpla surmeto de siaj manoj.
La spirita plano ne povas rompi la ritmon de la leĝoj de la diligenteco, same kiel la direkcio de unu lernejo ne povas klarigi la problemojn rilatajn al la evoluado de siaj lernantoj.
Krom tio, la nekuracebla malsano portas en si profundajn bonojn. Kio estus kun la surteraj kreitoj sen la doloraj malsanoj putrigantaj al ili la vantamon? Ĝis kie povus iri la fiero kaj la aroganteco de la homa spirito sen la konstanta minaco de ia febla, turmentita karno?
Ni observu la Diajn donacojn sur la kampo de la grandaj eltrovoj, donacoj mobilizitaj por la ekstermomilitoj, kaj ni rigardu kun simpatio la hospitalojn izolitajn kaj mallumajn, kie multfoje la homa animo enfermiĝas por la necesaj meditadoj.
102. – Ĉu la amikaj Spiritoj povas influi la mikroban flaŭron ĉe la nekuraceblaj malsanoj, mildigante la suferojn de la homo?
– La amikaj Spiritoj povas malgradigi la intensecon de la doloro ĉe la nekuraceblaj malsanoj, kaj tute forigi ĝin, se tiu bono povos efektiviĝi en la kadro de la individuaj provadoj, laŭ la saĝaj, favorkoraj projektoj de la supera sfero.
 103. – Ĉe la kuracado fare de la amikaj Spiritoj, ĉu la akvo magnetizita por unu malsanulo havas la saman efikon sur alian malsanulon?
– Ĝenerale, la akvo povas esti magnetizita en profito por ĉiuj; sed ĝi ankaŭ povas esti magnetizita speciale por ia malsanulo, kaj, tiaokaze, konvenas, ke la uzo estu persona kaj ekskluziva.  
104. – Por ke la amikaj Spiritoj povu magnetizi puran akvon, ĉu ekzistas specialaj kondiĉoj, kiel, ekzemple, la ĉeesto de sanigivaj mediumoj, kuniĝoj de diversaj personoj, ktp, ktp?
– La karitato ne povas priatenti specialajn situaciojn.
La ĉeesto de sanigivaj mediumoj, tiel same kiel la specialaj kunsidoj, neniel povas esti la prezo de bonfaro al la malsanuloj, ĉar la rimedoj de la spiritaj gvidantoj, en tiu agokampo, povas nedependi de la mediuma kunlaboro, konsidere al la problemo de la individuaj meritoj.
105. – Ĉu la fakto, ke unu spirita gvidanto receptas por ia malsanulo, nepre signifas, ke tiu ĉi estos resanigita?
– Ankaŭ la spirita gvidanto estas frato kaj amiko, kiu neniam vundos viajn plej karajn esperojn.
Konsilante pri la uzo de medikamenta substanco, rekomendante ĉi tiun aŭ tiun antaŭzorgon, li kunlaboros por la pliboniĝo de malsanulo, kaj, se eble, por lia kompleta fizika resaniĝo, sed li ne povos modifi la leĝon de la provoj aŭ la superegajn projektojn de la superaj sferoj, okaze de elkarniĝo, ĉar, laŭ la Leĝo, nur Dio, lia Kreinto, povas lin senigi de suferoj.
106. – En kazoj de nekuracebla malsano, ĉu eŭtanazio estas bono?
– La homo ne havas la rajton praktiki eŭtanazion en iu ajn okazo, eĉ ne en tiuj okazoj, kiam ĝi estas ŝajna elmontro de bonfaro.
Daŭra agonio povas havi utilegan celon por la animo kaj la nekuracebla malsano eble estas bono, kvazaŭ la sola valvo por elfluo de la neperfektaĵoj de la spirito marŝanta al la sublima akirado de la riĉaĵoj de la senmorta vivo. Krome, la diaj projektoj estas nesondeblaj, kaj la nefirma scienco de la homoj ne povas decidi pri la transcendaj problemoj de la spiritaj bezonoj.
Libro: La Konsolanto.
Emmanuel / Chico Xavier.
CIÊNCIAS APLICADAS
101 – Por que não será permitida às entidades espirituais a revelação dos processos de cura da lepra, do câncer, etc?
Antes de qualquer consideração, devemos examinar a lei das provações e a necessidade de sua execução plena.
Na própria natureza da Terra e na organização de fluídos inerentes ao planeta, residem todos esses recursos, até hoje inapreendidos pela ciência dos homens.  Jesus curava os leprosos com a simples imposição de suas mãos divinas.
O plano espiritual não pode quebrar o ritmo das leis do esforço próprio, como a direção de uma escola não pode decifrar os problemas relativos à evolução de seus discípulos.
Além de tudo, a doença incurável traz consigo profundos benefícios. Que seria das criaturas terrestres sem as moléstias dolorosas que lhes apodrecem a vaidade? Até onde poderiam ir o orgulho e o personalismo do espírito humano, sem a constante ameaça de uma carne frágil e atormentada?
Observamos as dádivas de Deus no terreno das grandes descobertas, mobilizadas para a guerra de extermínio, e contemplemos com simpatia os hospitais isolados e escuros, onde, tantas vezes, a alma humana se recolhe para as necessárias meditações.
102 – Podem os espíritos amigos atuar sobre a flora microbiana, nas moléstias incuráveis, atenuando os sofrimentos da criatura?
As entidades amigas podem diminuir a intensidade da dor nas doenças incuráveis, bem como afasta-la completamente, se esse benefício puder ser levado a efeito no quadro das provas individuais, sob os desígnios sábios e misericordiosos do plano superior.
103 – No tratamento ministrado pelos Espíritos amigos, a água fluidificada, para um doente, terá o mesmo efeito em outro enfermo?
A água pode ser fluidificada, de modo geral, em benefício de todos; todavia, pode sê-lo em caráter particular para determinado enfermo, e, neste caso, é conveniente que o uso seja pessoal e exclusivo.
104 – Existem condições especiais para que os Espíritos amigos possam fluidificar a água pura, como sejam as presenças de médiuns curadores, reuniões de vários elementos,etc,etc?
A caridade não pode atender a situações especializadas. A presença de médiuns curadores, bem como as reuniões especiais, de modo algum podem constituir o preço do benefício aos doentes, porquanto os recursos dos guias espirituais, nessa esfera de ação, podem independer do concurso medianímico, considerando o problema dos méritos individuais.
 105 – O fato de um guia espiritual receitar para determinado enfermo, é sinal infalível de que o doente terá de curar-se?
O guia espiritual é também um irmão e um amigo, que nunca ferirá as vossas mais queridas esperanças.
Aconselhando o uso de uma substância medicamentosa, alvitrando essa ou aquela providência, ele cooperará para as melhoras de um enfermo e, se possível, para o pleno restabelecimento de sua saúde física, mas não poderá modificar a lei das provações ou os desígnios supremos dos planos superiores, na hipótese da desencarnação, porque, dentro da Lei, somente Deus, seu Criador, pode dispensar.
106 – A eutanásia é um bem, nos casos de moléstia incurável?
O homem não tem o direito de praticar a eutanásia, em caso algum, ainda que a mesma seja a demonstração aparente de medida benfazeja.
A agonia prolongada pode ter finalidade preciosa para a alma e a moléstia incurável pode ser um bem como a única válvula de escoamento das imperfeições do Espírito da vida imortal. Além do mais, os desígnios divinos são insondáveis e a ciência precária dos homens não pode decidir nos problemas transcendentes das necessidades do Espírito.
Livro: O Consolador.
Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário