terça-feira, 12 de novembro de 2013

La promesoj de la Kristo / AS PROMESSAS DO CRISTO

La promesoj de la Kristo
Aŭdinte la parolon de la Dia Majstro, antaŭ ol ekloĝi en la mondo, la rasoj de Adamo, en siaj izolitaj grupoj, konservadis memoron pri la promesoj de la Kristo, kiu siavice plifirmigis ilin ĉe la amasoj, sendante al ĉi tiuj, de tempo al tempo, siajn misiistojn kaj kurierojn.
Jen tial, ĉar la epopeoj de la Evangelio estis antaŭviditaj kaj laŭditaj kelke da jarmiloj antaŭ la alveno de la Plejalta Sendito.
La senditoj de la Senfino predikis en la multemiljara Ĉinujo, pri la ĉiela figuro de la Savanto, multe da jarcentoj antaŭ la alveno de Jesuo. La inicitoj en Egiptujo atendadis Lin, kun siaj profetaĵoj. En Persujo oni idealigis lian mision, antaŭvidante liajn paŝojn sur la vojoj de la tempo venonta; en la veda Hindujo estis konata preskaŭ la tuta evangelia historio, kiun la suno de la estontaj jarmiloj prilumos en la malglata regiono de Palestino, kaj la popolo de Izraelo, dum multe da jarcentoj, laŭdis liajn diajn glorojn pri la altigo de la amo kaj rezignacio, de la kompato kaj sufero, per la parolo de siaj plej eminentaj profetoj.
Ia kaŝita intuicio prilumis la diveneman spiriton de la popolaj amasoj.
Ĉiuj popoloj Lin atendadis en sia akceptema medio; ĉiuj Lin volis, lokalizante en siaj vojoj lian noblegan kaj dian mienon. Sed, malgraŭ tio, ke Li iun tagon aperis en la mondo, kiel Ĝojo al ĉiuj malgajuloj kaj Providenco al ĉiuj malfeliĉuloj, en la ombro de la trono de Jiŝaj, la Filo de Dio en ĉiuj cirkonstancoj estos la Vorto de Lumo kaj Amo de la Komenco, kies genealogio perdiĝas en la polvo de la sunoj, rulantaj en la Senfino.(*)
 (*) Inter la supraj konsideroj kaj tiuj el la antaŭa ĉapitro, ni devas taksi la intertempon de multe da jarcentoj. Cetere, pri la historieco de la rasoj de Adamo estas juste profunde mediti pri la fiksado de la rasaj karakteroj. Prezentante mian humilan penson, mi penis montri la grandajn eksperimentojn, kiuj la servantoj el la Nevidebla Mondo faris ĉe la ĉelaj kompleksoj, asertante la neeblecon de la mendelista penso en tiu epoko de
nia planeda evoluo. Nekalkulebla tempo kostis al la misiistoj de Jesuo por fiksi la homan tipon.
Tiel do dirinte pri la ekzilo de la elmigrintoj el “Capella”, mi devas klarigi, ke en tiu tempo, la “primata hominis” jam formis multenombrajn tribojn. Post la grandaj eksperimentoj, tiam la migrantaroj de Pamiro disiris tra la terglobo, laŭ la sanktaj itineroj planitaj en la Supro.
Koncerne la fakton, ke okazis reenkarniĝo de Spiritoj tiel progresintaj pri scioj, en korpojn de primitivaj rasoj, tio ne devas kaŭzi abomenon al nia kompreno. Ni memoru, ke pura metalo, kia la oro ekzemple, ne aliiĝas pro la cirkonstanco, ke ĝi troviĝas en malpura aŭ misforma vazo. Ĉia okazo realigi bonon estas sankta. Cetere, kion fari kun la senatenta laboristo, kiu dispecigas en malbono ĉiujn perfektajn ilojn al li konfiditajn? Lia rajto al aparatoj pli multekostaj suferos rompon de la kontinueco. La nobla kaj justa edukado ordonos loki liajn klopodojn ĉe neperfekta maŝinaro, ĝis kiam li scios taksi valoraĵojn ĉemane. En ĉiu tempo maŝino devas esti laŭ la servemo de laboristo, ke la plenumita devo estu malfermita vojo al pliaj rajtoj
Inter la nigra kaj flava rasoj, kaj ankaŭ inter la grandaj primitivaj grupoj de Lemurio, de Atlantido kaj de aliaj regionoj neprecize restintaj en la amaso da scioj de la popoloj, tiuj ekzilitoj el “Capella” utile laboris, akirante provizon da amo por siaj sekaj konsciencoj. Kiel vidite, ne okazis malprogreso, sed ĝusta providenco de administrado, laŭ la merito de ĉiu, sur la kampo de laboro kaj sufero por la saviĝo. – (Noto de Emanuelo.)
Libro: Sur Vojo al la Lumo.
Emmanuel / Chico Xavier.
AS PROMESSAS DO CRISTO
Tendo ouvido a palavra do Divino Mestre antes de se estabelecerem no mundo, as raças adâmicas, nos seus grupos insulados, guardaram a reminiscência das promessas do Cristo, que, por sua vez, as fortaleceu no seio das massas, enviando-lhes periodicamente os seus missionários e mensageiros. Eis por que as epopéias do Evangelho foram previstas e cantadas alguns milênios antes da vinda do Sublime Emissário.
Os enviados do Infinito falaram, na China milenária, da celeste figura do Salvador, muitos séculos antes do advento de Jesus. Os iniciados do Egito esperavam-no com as suas profecias. Na Pérsia, idealizaram a sua trajetória, antevendo-lhe os passos nos caminhos do porvir; na Índia védica, era conhecida quase toda a história evangélica, que o sol dos milênios futuros iluminaria na região escabrosa da Palestina, e o povo de Israel, durante muitos séculos, cantou-lhe as glórias divinas, na exaltação do amor e da resignação, da piedade e do martírio, através da palavra de seus profetas mais eminentes.
Uma secreta intuição iluminava o espírito divinatório das massas populares. Todos os povos o esperavam em seu seio acolhedor; todos o queriam, localizando em seus caminhos a sua expressão sublime e divinizada. Todavia, apesar de surgir um dia no mundo, como Alegria de todos os tristes e Providência de todos os infortunados, à sombra do trono de Jessé, o Filho de Deus em todas as circunstâncias seria o Verbo de Luz e de Amor do Princípio, cuja genealogia se confunde na poeira dos sóis que rolam no Infinito (*).
(*) Nota de Emmanuel – Entre as considerações acima e as do capítulo precedente, devemos ponderar o interstício de muitos séculos. Aliás, no que se refere à historicidade das raças adâmicas, será justo meditarmos atentamente no problema da fixação dos caracteres raciais. Apresentando o meu pensamento humilde, procurei demonstrar as largas experiências que os operários do Invisível levaram a efeito, sobre os complexos celulares, chegando a dizer da impossibilidade de qualquer cogitação mendelista nessa época da evolução planetária. Aos prepostos de Jesus foi necessária grande soma de tempo, no sentido de fixar o tipo humano.
Assim, pois, referindo-nos ao degredo dos emigrantes da Capela, devemos esclarecer que, nessa ocasião, já o primata hominis se encontrava arregimentado em tribos numerosas. Depois de grandes experiências, foi que as migrações do Pamir se espalharam pelo orbe, obedecendo a sagrados roteiros, delineados nas Alturas. Quanto ao fato de se verificar a reencarnação de Espíritos tão avançados em conhecimentos, em corpos de raças primigênias, não deve causar repugnância ao entendimento.
Lembremo-nos de que um metal puro, como o ouro, por exemplo, não se modifica pela circunstância de se apresentar em vaso imundo, ou disforme. Toda oportunidade de realização do bem é sagrada. Quanto ao mais, que fazer com o trabalhador desatento que estraçalha no mal todos os instrumentos perfeitos que lhe são confiados? Seu direito, aos aparelhos mais preciosos, sofrerá solução de continuidade. A educação generosa e justa ordenará a localização de seus esforços em maquinaria imperfeita, até que saiba valorizar as preciosidades em mão. A todo tempo, a máquina deve estar de acordo com as disposições do operário, para que o dever cumprido seja caminho aberto a direitos novos.
Entre as raças negra e amarela, bem como entre os grandes agrupamentos primitivos da Lemúria, da Atlântida e de outras regiões que ficaram imprecisas no acervo de conhecimentos dos povos, os exilados da Capela trabalharam proficuamente, adquirindo a provisão de amor para suas consciências ressequidas. Como vemos, não houve retrocesso, mas providência justa de administração, segundo os méritos de cada qual, no terreno do trabalho e do sofrimento para a redenção.
Livro: A Caminho da Luz.
Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita