sexta-feira, 22 de novembro de 2013

Letargio, Katalepsio, Ŝajnaj Mortoj / Letargia, Catalepsia, Morte Aparente

 Letargio, Katalepsio, Ŝajnaj Mortoj
422. La letargiuloj kaj katalepsiuloj ordinare vidas kaj aŭdas tion, kio okazas ĉirkaŭ ili, sed ili nekapablas manifesti tiujn perceptojn; ĉu ili vidas kaj aŭdas per la okuloj kaj oreloj de la korpo?
Ne, tion ili perceptas per sia Spirito. La Spirito konscias sin mem, sed li ne povas komunikiĝi.
422.a) – Kial li ne povas komunikiĝi?
Tial, ke la stato de la korpo tion malebligas. Tiu nenormala stato de la organoj havigas al vi la pruvon, ke ekzistas en la homo io krom korpo, ĉar tiu ĉi ĉesas funkcii, kaj la Spirito agas.
423. Ĉu, dum letargio, la Spirito povas tiel foriĝi de la korpo, ke ĉi tiu ŝajnas mortinta, kaj poste reveni en la korpon?
Dum letargio la korpo ne estas mortinta, ĉar daŭras plu kelkaj el ĝiaj funkcioj; la vivoforto troviĝas en latenta stato, kiel en krizalido, sed ĝi ne estas neniigita; nu, la Spirito estas alligita al la korpo dum ĉi tiu vivas; kiam la ligiloj estas rompitaj pro la reala morto kaj pro la diseriĝo de la organoj, disiĝo estas kompleta kaj la Spirito ne plu revenas al la korpo. Kiam iu persono, kun eksteraj signoj de morto, revenas al vivo, tio signifas, ke la morto ne estis kompleta.
424. Ĉu oni povas, per ĝustatempa zorgo, refortikigi baldaŭ rompiĝontajn ligilojn kaj redoni al la vivo iun personon, kiu, manke de helpo, efektive mortus?
Jes, sendube, kaj vi ĉiutage havas pruvon pri tio.
La magnetismo estas ofte, ĉe tiuj okazoj, potenca rimedo, ĉar ĝi havigas al la korpo la vivofluidaĵon, mankantan al ĉi tiu kaj tiam nesufiĉan, por pluigi la funkciadon de la organoj.
Letargio kaj katalepsio havas komunan principon, kiu estas la momenta perdo de la sento kaj movo-kapabloj pro ia fiziologia, ankoraŭ ne klarigita kaŭzo; sed ili diferencas unu de la dua per tio, ke, ĉe letargio, la interrompo de la vivofortoj estas ĝenerala kaj havigas al la korpo ĉiujn eksterajn signojn de morto; ĉe katalepsio, tiu interrompo estas loka: ĝi povas atingi pli aŭ malpli grandan parton de la korpo, sed la intelekto daŭre kapablas sin libere manifesti: tial, ne eble estas konfuzi katalepsion kun morto. Letargio estas ĉiam natura; katalepsio estas iafoje spontanea, sed ĝi povas esti artefarita kaj forigita per magnetisma influo.
Libro: La Libro de la Spiritoj – Allan Kardec.
Letargia, Catalepsia, Morte Aparente
422. Os letárgicos e os catalépticos vêem e ouvem geralmente o que se passa em torno deles, mas não podem manifestá-lo; é pelos olhos e os ouvidos do corpo que o fazem?
— Não; é pelo Espírito; o Espírito está consciente, mas não pode comunicar-se.
422. a) Por que não pode comunicar-se?
— O estado do corpo se opõe a isso. Esse estado particular dos órgãos vos da à prova de que existe no homem alguma coisa além do corpo, pois o corpo não está funcionando e o Espírito continua a agir.
423. Na letargia, o Espírito pode separar-se inteiramente do corpo de maneira a dar a este todas as aparências da morte, e voltar a ele em seguida?
- Na letargia, o corpo não está morto, pois há funções que continuam a realizar-se; a vitalidade se encontra em estado latente, como na crisálida, mas não se extingue. Ora, o Espírito está ligado ao corpo, enquanto ele vive; uma vez rompidos os laços pela morte real e pela desagregação dos órgãos a separação é completa e o Espírito não volta mais. Quando um homem aparentemente morto volta à vida, é que a morte não estava consumada.
424. Pode-se, através de cuidados dispensados a tempo, renovar os laços a se romperem e devolver à vida um ser que, sem esses recursos morreria realmente?
- Sim, sem dúvida, e disso tendes prova todos os dias. O magnetismo é nesses casos, muitas vezes, um meio poderoso, porque dá ao corpo o fluido vital que lhe falta e que era insuficiente para entreter o funcionamento dos órgãos.
Comentário de Kardec: A letargia e a catalepsia têm o mesmo princípio, que é a perda momentânea da sensibilidade e do movimento, por uma causa fisiológica ainda inexplicada.  Elas diferem entre si em que, na letargia, a suspensão das forcas vitais é geral dando ao corpo todas as aparências da morte, e, na catalepsia, é localizada e pode afetar uma parte mais ou menos extensa do corpo, de maneira a deixar a inteligência livre para se manifestar, o que não permite confundi-la com a morte. A letargia é sempre natural; a catalepsia é às vezes espontânea, mas pode ser provocada e desfeita artificialmente pela ação magnética.
Livro: O Livro dos Espíritos – Allan Kardec.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita