sexta-feira, 1 de novembro de 2013

Solenoj memore de la Mortintoj - Funebraj Ceremonioj / Comemorações dos Mortos – Funerais

Solenoj memore de la Mortintoj - Funebraj Ceremonioj
320. Ĉu la Spiritojn tuŝas la memoro de tiuj, kiujn ili amis sur la Tero?
Multe pli, ol kiel vi pensas; tiu memoro pligrandigas ilian feliĉon, se ili estas jam feliĉaj; se ili estas malfeliĉaj, ĝi estas senpezigilo.
321. Ĉu la tago de la Mortintoj havas por la Spiritoj ian pli solenan karakteron? Ĉu la Spiritoj sin pretigas por viziti la personojn, venantajn preĝi ĉe iliaj mortrestaĵoj?
La spiritoj respondas la alvokon de via penso, en tiu tago, kiel en la ceteraj tagoj.
321a) – Ĉu en tiu tago ili venas renkonte al ni ĉe siaj tomboj?
Ili alkuras tien pli multnombre en tiu tago, ĉar pli da personoj ilin vokas; sed ĉiu venas pro siaj amikoj, ne pro la amaso de la indiferentuloj.
321b) – Sub kiu formo ili sin prezentas en tiu loko, kaj kiel ni ilin vidus, en la okazo, se ili povus fariĝi videblaj?
Sub la formo, en kiu ili estis konataj en sia vivo.
322. Ĉu la forgesitaj Spiritoj, tiuj, kies tombojn neniu vizitas, ankaŭ ĉeestas malgraŭ tio, kaj sentas bedaŭron vidante, ke neniu amiko ilin memoras?
Kian valoron la Tero havas por ili? Nur per la koro ili povas esti altirataj. Se amo ilin ne alvokas al la Tero, ili jam havas nenion, kio ligus ilin al ĝi; ili havas ĉe si la tutan universon.
323. Ĉu vizito al lia tombo plezurigas la Spiriton pli ol hejma preĝo?
Vizito al tombo estas maniero montri, ke oni pensas pri la forestanta Spirito: ĝi estas bildo. Mi jam diris al vi: nur preĝo sanktigas la agon memori; ne gravas loko, se preĝas koro.
324. Ĉu la Spiritoj de la homoj, al kiuj estas starigitaj statuoj aŭ monumentoj, ĉeestas tiujn solenojn kaj ĉi tiujn plezure vidas?
Multaj ĉeestas, kiam ili povas; sed ilin tuŝas malpli tiuj honoroj ol la memoro.
325. Kiel klarigi la deziron de kelkaj personoj, ke ili estu entombigitaj en difinitan lokon, prefere ol en alian? Ĉu ili pli volonte venus al tiu loko post sia morto? Kaj, ĉu tiu graveco, ligita al materiala aĵo estus signo de malsupereco de la Spirito?
Alligiteco de la Spirito al iuj lokoj: morala malsupereco.
Al supera homo ne gravas unu loko sur la Tero pli ol alia. Ĉu li ne scias, ke lia animo iam kuniĝos kun siaj amatoj, eĉ se liaj ostoj kuŝas malproksime de ties ostoj?
325a) – Ĉu la kolekto, en unu sama loko, de la mortrestaĵoj de ĉiuj anoj de unu familio devas esti konsiderata io vanta?
Ne; ĝi estas pia kutimo kaj atesto pri simpatio al la personoj, kiujn oni amis; kvankam tiu kunigo malmulte gravas al la Spiritoj, ĝi estas tamen utila al la homoj: la memoroj estas pli intime kolektitaj.
326. Ĉu la animo, reveninta al la spirita vivo, estas tuŝata de la honoroj al ĝiaj mortrestaĵoj?
Atinginte certan stadion, la Spirito jam ne portas la surterajn vantaĵojn kaj komprenas la bagatelecon de ĉiuj tiuj aferoj; sed, sciu, multaj Spiritoj, en la momentoj sekvantaj la materian morton, ekhavas grandan plezuron el la honoroj al ili farataj, aŭ tre ĉagreniĝas pro la forlaso de iliaj envolvaĵoj, ĉar ili ankoraŭ tenas kelkajn el la ĉimondaj konvencioj.
327. Ĉu la Spirito alestas al siaj funebraj ceremonioj?
Tio ofte okazas, sed kelkafoje li ne komprenas, kio fariĝas, se li ankoraŭ troviĝas konfuzita.
327a) – Ĉu lin flatas la kolektiĝo de ĉeestantoj ĉe liaj funebraj ceremonioj?
Pli aŭ malpli, laŭ la sento, kiu alvenigas tiujn personojn.
328. Ĉu la Spirito de homo ĵus mortinta ĉeestas la kunvenojn de siaj heredantoj?
Preskaŭ ĉiam; Dio tiel volas, por lia instruo kaj por la puno de la kulpuloj. Tiam li taksas la valoron de iliaj certigoj pri estimo; ĉiuj sentoj estas malkaŝitaj antaŭ li, kaj lia elreviĝo, ĉe la senhonta avidegemo de tiuj, kiuj inter si distranĉas liajn havaĵojn, klarigas al li la sentojn de liaj heredantoj; sed, ties Vico ankaŭ venos.
329. Ĉu la instinkta respekto, kiun la homo, en ĉiuj tempoj kaj ĉe ĉiuj popoloj, havas por la mortintoj, rezultas de lia intuicio pri la estonta vivo?
Ĝi estas natura sekvo de tiu intuicio; sen ĉi tiu, la respekto por la mortintoj estus neniel pravigebla.
Libro: La Libro de la Spiritoj – Allan Kardec.
Comemorações dos Mortos – Funerais
320. Os Espíritos são sensíveis à saudade dos que os amavam na Terra?
Muito mais do que podeis julgar. Essa lembrança aumenta-lhes a felicidade, se são felizes, e se são infelizes, serve-lhes de alívio.
321. Dia de comemoração dos mortos tem alguma coisa de mais solene para os Espíritos? Preparam-se eles para visitar os que vão orar sobre os túmulos?
Os Espíritos atendem ao chamado do pensamento, nesse dia como nos outros.
321– a) -  Esse é para eles um dia de reunião junto às sepulturas?
Reúnem-se em maior número nesse dia, porque maior é o número de  pessoas que os chamam. Mas cada um só comparece em atenção aos seus amigos, e não pela multidão dos indiferentes.
321. b) Sob que forma comparecem e como seriam vistos, se pudessem tornar-se visíveis?
Aquela pela qual eram conhecidos em vida.
322. Os Espíritos esquecidos, cujas tumbas não são visitadas por ninguém, comparecem apesar disso e sentem algum desgosto por não verem nenhum amigo lembrar-se deles?
Que lhes importa a Terra? Somente pelo coração se prendem a ela. Se não mais o amam, nada mais há que faça o Espírito voltará Terra Ele tem todo o Universo pela frente.
323. A visita ao túmulo proporciona mais satisfação ao Espírito do que uma prece feita em sua intenção?
A visita ao túmulo é uma maneira de se manifestar que se pensa no Espírito ausente: é a exteriorização desse fato. Eu já vos disse que é a prece que santifica o ato de lembrar; pouco importa o lugar, se a lembrança é ditada pelo coração.
324. Os Espíritos das pessoas homenageadas com estátuas ou monumentos assistem às inaugurações e as vêem com prazer?
Muitos as assistem, quando podem, mas são menos sensíveis às honras que lhes tributam do que às lembranças.
325. De onde pode vir, para certas pessoas, o desejo de serem enterradas antes num lugar do que noutro? Voltam a ele com mais satisfação, após a morte? E essa importância dada a uma coisa material é sinal de inferioridade do Espírito?
Afeição do Espírito por certos lugares: inferioridade moral O que representa um pedaço de terra mais do que outro, para o Espírito elevado?  Não sabe ele que a sua alma se reunirá aos que ama, mesmo que os seus ossos estejam separados?
325 – a) A reunião dos despojos mortais de todos os membros de uma família deve ser considerada como futilidade?
Não. E um costume piedoso e um testemunho de simpatia pelos entes amados. Se essa reunião pouco representa para os Espíritos, é útil para os homens: suas recordações se concentram melhor.
326. A alma que volta à vida espiritual é sensível às honras que tributam aos seus despojos mortais?
Quando o Espírito já chegou a um certo grau de perfeição, não tem mais vaidade terrestre e compreende a futilidade de todas as coisas Sabei porem, que freqüentemente há Espíritos que, no primeiro momento da morte gozam de grande satisfação com as honras que lhes tributam, ou se desgostam com o abandono a que lançam o seu envoltório, pois conservam ainda alguns preconceitos deste mundo.
327. O Espírito assiste ao seu enterro?
Muito freqüentemente o assiste. Mas algumas vezes não percebe o que se passa, se ainda estiver perturbado.
327 – a) Fica lisonjeado com a concorrência ao seu enterro?
Mais ou menos, segundo o sentimento que provoca essa concorrência.
328. O Espírito daquele que acaba de morrer assiste às reuniões de seus herdeiros?
Quase sempre. Deus o quer, para sua própria instrução e para castigo dos culpados. É nessa ocasião que vê quanto valiam os protestos que lhe faziam. Todos os sentimentos se tornam patentes, e a decepção que experimenta, vendo a rapacidade dos que dividem o seu espólio, o esclarece quanto aos seus propósitos. Mas a vez deles também chegará.
329. O respeito instintivo do homem pelos mortos, em todos os tempos e entre todos os povos, é um efeito da intuição da existência futura?
É a sua conseqüência natural. Sem ela, esse respeito não teria sentido.
Livro: O Livro dos Espíritos – Allan Kardec.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita