terça-feira, 21 de abril de 2015

La esenca unueco de la religioj / A Unidade Substancial das Religiões

La esenca unueco de la religioj
Estas vero, ke ĉiuj religiaj libroj kaj tradicioj el la antikveco havas inter si la plej striktan esencan unuecon.
La revelacioj evoluas en grada sfero de kono. Ili ĉiuj aludas al la nepersonigebla Dio, kiu estas la esenco de la vivo de la tuta Universo, kaj en la tradiciismo de ili ĉiuj estas la superega figuro de la Kristo, atendata sur ĉiuj lokoj de la terglobo.
Ni asertas, ke la pluraj popoloj de la mondo konservas de longe liajn instruojn kaj esperojn, ne parolante pri la grandaj kolektivoj, florintaj en Sud-Ameriko, tiam preskaŭ ligita al Ĉinujo per la etendaĵoj de Lemurio kaj de Nord-Ameriko, kiu estis ligita al Atlantido. Sed ne estas nia intenco studi ĉi tie aliajn demandojn, ne rilatantajn al la supereco de la Kristo kaj al la superbeleco de lia Evangelio, en ĉi tiuj senpretendaj notoj.
Tamen citinte ĉiujn malnovajn popolojn de nia planedo, ni ankaŭ estas devigitaj rememori la grandajn antaŭhistoriajn civilizaciojn, disvolviĝintajn kaj malaperintajn sur la amerika kontinento, el kies kataklismoj kaj ruinoj restas ankoraŭ la interesaj esprimoj de la Inkaoj kaj de la Aztekoj, kiuj, same kiel ĉiuj aliaj homgrupoj en la mondo, ankaŭ ricevis la nerektan parolon de la Sinjoro, en sia kolektiva marŝo sur la sanktaj vojoj.
Libro: Sur Vojo al la Lumo.
Emmanuel / Chico Xavier.
A Unidade Substancial das Religiões
A verdade é que todos os livros e tradições religiosas da antiguidade guardam, entre si, a mais estreita unidade substancial.
As revelações evolucionam numa esfera gradativa de conhecimento. Todas se referem ao Deus impersonificável, que é a essência da vida de todo o Universo, e no tradicionalismo de todas palpita a visão sublimada do Cristo, esperado em todos os pontos do globo.
Os vários povos do mundo traziam de longe as suas concepções e as suas esperanças, sem falarmos das grandes coletividades que floresciam na América do Sul, então quase ligada à China pelas extensões da Lemúria, e da América do Norte, que se ligava à Atlântida. Não é, porém, nosso propósito estudar aqui outras questões que se não refiram à superioridade do Cristo e à ascendência do seu Evangelho, nestes apontamentos despretensiosos.
Citando, porém, todos os povos antigos do planeta, somos compelidos a recordar, igualmente, as grandes civilizações pré-históricas, que desabrocharam e desapareceram no continente americano, de cujos cataclismos e arrasamentos ficaram ainda as expressões interessantes dos incas e dos astecas, que, como todos os outros agrupamentos do mundo, receberam a palavra indireta do Senhor, na sua marcha coletiva através de augustos caminhos.
Livro: A Caminho da Luz.
Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita