domingo, 12 de abril de 2015

OS MÉDIUNS / Pri la Mediumoj.

OS MÉDIUNS
159. Toda pessoa que sente a influência dos Espíritos, em qualquer grau de intensidade, é médium. Essa faculdade é inerente ao homem. Por isso mesmo não constitui privilégio e são raras as pessoas que não a possuem pelo menos em estado rudimentar. Pode-se dizer, pois, que todos são mais ou menos médiuns. Usualmente, porém, essa qualificação se aplica somente aos que possuem uma faculdade mediúnica bem caracterizada, que se traduz por efeitos patentes de certa intensidade, o que depende de uma organização mais ou menos sensitiva.
Deve-se notar, ainda, que essa faculdade não se revela em todos da mesma maneira. Os médiuns têm, geralmente, aptidão especial para esta ou aquela ordem de fenômenos, o que os divide em tantas variedades quantas são as espécies de manifestações. As principais são: médiuns de efeitos físicos, médiuns sensitivos ou impressionáveis, auditivos, falantes, videntes, sonâmbulos, curadores, pneumatógrafos, escreventes ou psicógrafos.
Livro: O Livro dos Médiuns – Allan Kardec, cap. XIV.
Pri la Mediumoj.
159. Ĉiu homo, kiu iagrade sentas la influon de la Spiritoj, estas pro tio mem mediumo. Ĉi tiu kapablo estas propra al la homo, sekve ĝi estas nenies privilegio; tial malmultaj estas tiuj homoj, kiuj ĝin ne posedas eĉ en rudimenta stato. Oni do povas diri, ke ĉiuj estas, en pli aŭ malpli forta grado, mediumoj; tamen ĉi tiu kvalitigo aplikiĝas, en la ordinara parolo, nur al tiuj homoj, ĉe kiuj la mediumeco elmontriĝas nete kaj manifestiĝas per evidentaj, iom intensaj efikoj, kio do dependas de pli aŭ malpli sensiva organa strukturo.
Krom tio estas rimarkinde, ke ĉi tiu kapablo ne en sama maniero elaperas ĉe ĉiuj; la mediumoj ordinare havas unu kapablon specialan por tia aŭ tia el la specoj de fenomenoj; el kio rezultas, ke ekzistas tiom da variaĵoj de mediumoj, kiom da specoj de manifestiĝoj. La ĉefaj klasoj estas: mediumoj por fizikaj efikoj; sensivaj aŭ impreseblaj mediumoj; aŭdivaj; parolivaj; vidivaj; somnambulaj; sanigivaj; pneŭmatografaj; skribivaj aŭ psikografaj.
Libro: La Libro de la Mediumoj – Allan Kardec. Ĉap. XIV.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita