sábado, 11 de abril de 2015

Progressão dos mundos - Santo Agostinho. (Paris, 1862.) / Progresado de la Mondoj - Sankta Aŭgusteno. Parizo, 1862.

Progressão dos mundos - Santo Agostinho. (Paris, 1862.)
O progresso é lei da Natureza. A essa lei todos os seres da Criação, animados e inanimados, foram submetidos pela bondade de Deus, que quer que tudo se engrandeça e prospere. A própria destruição, que aos homens parece o termo final de todas as coisas, é apenas um meio de se chegar, pela transformação, a um estado mais perfeito, visto que tudo morre para renascer e nada sofre o aniquilamento.
Ao mesmo tempo que todos os seres vivos progridem moralmente, progridem materialmente os mundos em que eles habitam. Quem pudesse acompanhar um mundo em suas diferentes fases, desde o instante em que se aglomeraram os primeiros átomos destinados e constituí-lo, vê-lo-ia a percorrer uma escala incessantemente progressiva, mas de degraus imperceptíveis para cada geração, e a oferecer aos seus habitantes uma morada cada vez mais agradável, à medida que eles próprios avançam na senda do progresso. Marcham assim, paralelamente, o progresso do homem, o dos animais, seus auxiliares, o dos vegetais e o da habitação, porquanto nada em a Natureza permanece estacionário. Quão grandiosa é essa idéia e digna da majestade do Criador! Quanto, ao contrário, é mesquinha e indigna do seu poder a que concentra a sua solicitude e a sua providência no imperceptível grão de areia, que é a Terra, e restringe a Humanidade aos poucos homens que a habitam!
Segundo aquela lei, este mundo esteve material e moralmente num estado inferior ao em que hoje se acha e se alçará sob esse duplo aspecto a um grau mais elevado. Ele há chegado a um dos seus períodos de transformação, em que, de orbe expiatório, mudar-se-á em planeta de regeneração, onde os homens serão ditosos, porque nele imperará a lei de Deus.
Livro: O Evangelho segundo o Espiritismo, cap. III.
Progresado de la Mondoj - Sankta Aŭgusteno. Parizo, 1862.
19. La progreso estas unu el la leĝoj de la naturo; ĉiuj estaĵoj kaj estuloj, senanimaj aŭ animhavaj, laŭ la boneco de Dio, estas submetitaj al tiu leĝo, ĉar Li volas, ke ĉio grandiĝu kaj prosperu. La detruado mem, kiu ŝajnas al la homoj la fino de ĉio ekzistanta, estas nur rimedo por alveni per transformado al stato pli perfekta, ĉar ĉio mortas por renaskiĝi, kaj nenio perdiĝas en la neniiĝon.
Samtempe kiel la vivantaj estuloj morale progresas, la mondoj, en kiuj ili loĝas, materie progresas. Kiu povus sekvi iun mondon en ĝiaj diversaj fazoj post la momento, kiam aglomeriĝis la unuaj atomoj, kiuj ekformis ĝin, tiu ĝin vidus supreniri skalon senĉese progresantan, sed tra nesenteblaj gradoj ĉe ĉiu generacio, kaj doni al ĝiaj loĝantoj restadejon pli agrablan, laŭmezure kiel la loĝantoj mem antaŭeniras sur la vojo de la progreso. Tiel, paralele marŝas la progreso de la homo, de l’ animaloj, liaj helpantoj, de la vegetaĵoj kaj de la loĝejo, ĉar nenio estas senmova en la naturo. Kiel granda kaj inda je la majesteco de la Kreanto estas tiu ideo! kaj kontraŭe, kiel malgrandioza kaj neinda je Lia potenco estas la ideo, kiu centrigas Lian prizorgadon kaj Lian providencon en la nepercepteblan sableron, kiu esta via tero, kaj limigas la homaron al la nemultaj homoj, kiuj loĝas sur ĝi!
La tero, laŭ tiu leĝo, troviĝis materie kaj morale en stato malsupera ol tiu, en kiu ĝi estas hodiaŭ, kaj atingos en tiu duobla rilato gradon pli altan. Ĝi alvenis al unu el siaj periodoj de transformado, kiam anstataŭ mondo por kulpelaĉeto ĝi fariĝos transiĝa mondo; tiam la homoj sur ĝi estos feliĉaj, ĉar la leĝo de Dio tie regos.
Libro: La Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap. III.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita