sexta-feira, 3 de abril de 2015

Superioridade da Natureza de Jesus / Supereco de la naturo de Jesuo

Superioridade da Natureza de Jesus
1. Os fatos relatados no Evangelho, que têm até agora sido considerados como miraculosos, pertencem, em sua maior parte, à ordem dos fenômenos psíquicos, isto é, daqueles que têm por causa primária, as faculdades e os atributos da alma. Se os aproximarmos daqueles que são descritos e explicados no capítulo anterior, sem esforço se reconhece que há entre eles identidade de causa e de efeito. A História nos mostra casos análogos em todos os tempos e em todos os povos, uma vez que, desde que existem almas encarnadas e desencarnadas, os mesmos efeitos deverão ter-se produzido. É certo que se pode contestar sobre este ponto, a veracidade da História; porém, hoje, eles se produzem sob nossos olhos, por assim dizer à vontade, e por indivíduos que nada têm de excepcional. Só o fato da reprodução de um fenômeno, em condições idênticas, é suficiente para provar que ele é possível e submetido a uma lei, e que portanto não é miraculoso.
O princípio dos fenômenos psíquicos repousa, como já o vimos, sobre as propriedades do fluido perispiritual que constitui o agente magnético; sobre as anifestações da vida espiritual durante a vida e depois da morte; enfim, sobre o estado constitutivo dos Espíritos e seu papel como força ativa da Natureza. Conhecidos esses elementos e constatados os seus efeitos, sua conseqüência é fazer admitir a possibilidade de certos fatos que antes eram rejeitados, a menos que se lhes atribuísse uma origem sobrenatural.
2. Sem prejulgar em nada a natureza do Cristo, cujo exame não entra no quadro desta obra, e não o considerando, por hipótese, senão como um Espírito superior, não se pode impedir que se reconheça nele um daqueles da ordem mais elevada, e que é colocado por suas virtudes bem acima da humanidade terrestre. Pelos imensos resultados que produziu, sua encarnação neste mundo não podia deixar de ser uma das missões que somente são confiadas aos mensageiros diretos da Divindade, para a realização de seus desígnios. A supor que ele não fosse o próprio Deus, mas um enviado de Deus para transmitir sua palavra, seria mais que um profeta, pois seria um Messias divino.
Como homem, tinha a organização dos seres carnais; mas como Espírito puro, destacado da matéria, devia viver na vida espiritual mais que na vida corporal, da qual não tinha as fraquezas. A superioridade de Jesus sobre os homens não era relativa às qualidades particulares de seu corpo, mas às de seu Espírito, que dominava a matéria de maneira absoluta, e ao seu perispírito alimentado pela parte a mais quintessenciada dos fluidos terrestres (Cap. XIV, nº 9). Sua alma não devia estar ligada ao corpo senão por laços estritamente indispensáveis; constantemente separada, ela devia lhe dar uma vista dupla não só permanente como também de uma penetração excepcional e por outro modo muito superior àquela que se encontra nos homens comuns. O mesmo devia acontecer com todos os fenômenos que dependem dos fluidos perispirituais ou psíquicos. A qualidade de tais fluidos lhe dava um imenso poder magnético, secundado pelo desejo incessante de fazer o bem.
Nas curas que operava, agia como médium? Pode-se considerá-lo como um poderoso médium curador? Não; pois o médium é um intermediário, um instrumento do qual se servem os Espíritos desencarnados. Ora, o Cristo não tinha necessidade de assistência, ele que assistia e auxiliava os demais; agia pois por si mesmo, em vista de seu poder pessoal, tal como o podem fazer os encarnados em certos casos, e na medida de suas forças. Aliás, qual seria o Espírito que ousaria insuflar-lhe seus próprios pensamentos e encarregá-lo de os transmitir? Se ele recebesse um influxo estranho, não poderia ser senão de Deus; segundo a definição dada por um Espírito, era o médium de Deus.
Livro: A Gênese – Allan Kardec, cap. XV.
Supereco de la naturo de Jesuo
1. – La faktoj, kiujn la Evangelio raportas kaj kiujn oni ĝis nun rigardas miraklaj, plejparte apartenas al la ordo de la psikaj fenomenoj, nome de tiuj havantaj kiel primaran kaŭzon la kapablojn kaj la atributojn de la animo. Ilin komparante kun tiuj priskribitaj kaj klarigitaj en la ĵus antaŭa ĉapitro, oni senpene rekonos, ke estas ĉe ili identeco de kaŭzo kaj efiko. La Historio raportas pri analogaj fenomenoj, en ĉiuj tempoj kaj ĉe ĉiuj popoloj, ĉar, se estas animoj enkarniĝintaj kaj elkarniĝintaj, do nepre fariĝis la samaj efikoj. Efektive oni povas kontesti, koncerne ĉi tiun punkton, la verecon de la Historio; sed ili hodiaŭ fariĝas sub niaj okuloj, por tiel diri laŭvole, kaj pere de individuoj neniel esceptaj. La sola fakto, ke iu fenomeno refariĝas en egalaj kondiĉoj, sufiĉas por pruvi, ke ĝi estas ebla kaj submetita al iu leĝo, do tute ne mirakla.
La principo de la psikaj fenomenoj sidas, kiel oni vidis, sur la proprecoj de la perispirita fluido, kiu konsistigas la magnetan aganton; sur la manifestiĝoj de la spirita vivo dum la korpa vivo kaj post la morto: fine sur la esenca konsisto de la Spiritoj kaj ilia rolo kiel aganta forto de la Naturo. La konado de tiuj elementoj kaj la konstato de ties efikoj rezultigis la akcepton pri la ebleco de certaj faktoj, neataj dum oni al ili atribuis supernaturan originon.
2. – Ne antaŭjuĝante la naturon de la Kristo, kies ekzameno ne apartenas al la kadro de ĉi tiu verko, kaj lin hipoteze rigardante nur kiel superan Spiriton, oni ne povas ne rekoni en li unu el tiuj plej altrangaj, staranta, pro siaj virtoj, multege pli alte ol la surtera homaro. Pro siaj senmezure ampleksaj rezultoj, lia enkarniĝo en ĉi tiu mondo nepre estis unu el tiuj misioj, kiujn Dio komisias nur al siaj senpera kurieroj, por plenumado de siaj decidoj. Supozante, ke li ne estis Dio mem, sed ja sendito de Dio por transigi ties parolon, li certe estus pli ol ia profeto, ĉar li estus iu dia Mesio.
Kiel homo, la havis la konstruon de la karnaj estuloj; sed kiel pura Spirito, liberigita el la materio, li certe pli vivis la spiritan, ol la korpan vivon, por kies malfortaĵoj li tute ne estis trafebla. La supereco de Jesuo antaŭ la homoj tute ne fontis el apartaj kvalitoj de lia korpo, sed el tiuj de lia Spirito, kiu absolute superregadis la materion, kaj el la kvalitoj de lia perispirito, formita el la plej kvintesenca parto de la surteraj fluidoj (ĉap. XIV, n-ro 9). Lia animo certe estis altenita al la korpo nur per la nepre necesaj ligiloj; ĉiam en libereco, ĝi certe havigis al li ian duoblan vidadon ne nur konstantan sed ankaŭ escepte penetrivan kaj multe superan al tiu trovata ĉe la ordinaraj homoj. Same estis ĉe li koncerne ĉiujn fenomenojn dependantajn de la perispiritaj aŭ psikaj fluidoj. La kvalito de tiuj fluidoj havigis al li senliman magnetan forton, subtenatan de la konstanta deziro fari bonon.
Ĉu li agis kiel mediumo ĉe la resanigoj, kiujn li estigis? Ĉu oni povas lin rigardi kiel potencan sanigivan mediumon? Ne, ĉar mediumo estas ia peranto, ia instrumento uzata de la elkarniĝintaj Spiritoj. Ne, la Kristo ne bezonis helpon, ĉar ja li mem helpis la aliajn. Li do agadis per si mem, dank’al sia persona povo, kiel povas fari, ĉe certaj okazoj, la enkarnuloj, en la limo de siaj fortoj. Cetere, kiu Spirito kuraĝus blovi al li siajn pensojn kaj al li komisii ilian transigon? Se ian fremdan influon li ricevis, ĝi certe venis nur de Dio. Laŭ difino donita de iu Spirito, li estis mediumo de Dio.
Libro: La Genezo – Allan Kardec, ĉap. XV.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita