quinta-feira, 2 de abril de 2015

LA KRISTO / Cristo

LA KRISTO
3. Jesuo ne venis, por detrui la leĝon, tio estas, la leĝon de Dio; li venis, por plenumi ĝin, tio estas, por ĝin elvolvi, montri ĝian veran signifon kaj ĝin alkonformigi al la grado da progreso de la homoj; tial oni trovas en tiu leĝo la principon de la devoj al Dio kaj al la proksimulo, la bazon de lia doktrino. Koncerne la leĝojn de Moseo mem, Jesuo, kontraŭe, profunde ŝanĝis ilin, tiom en la fundo, kiom en la formo. Li konstante bataladis kontraŭ la ekscesoj de l’ eksteraj formalaĵoj kaj la falsaj interpretoj, kaj li ne povus pli profunde ilin reformi, ol reduktante ilin al la jena ordono: “Amu Dion super ĉiuj aĵoj kaj vian proksimulon kiel vin mem”, kaj aldirante: tio estas la tuta leĝo kaj la profetoj.
Per ĉi tiuj paroloj: “Ĝis la ĉielo kaj la tero forpasos, nek unu joto, nek unu streketo forpasos de la leĝo, ĝis ĉio plenumiĝos”, Jesuo intencis diri, ke estas necese, ke la leĝo de Dio ricevu sian tutan plenumon, tio estas, estu praktikata sur la tuta tero, en sia pureco, kun ĉiuj elvolviĝoj kaj ĉiuj sekvoj; ĉar, al kio utilus la starigo de tiu leĝo, se ĝi devus esti la privilegio de iuj homoj aŭ de unu sola popolo? Ĉiuj homoj estas filoj de Dio kaj rajtas sendistinge ricevi la saman prizorgadon.
4. Sed la rolo de Jesuo ne estis nur tiu de nura morala leĝdonanto, sen alia aŭtoritato ol la parolo; li venis plenumi la profetajn antaŭdirojn, kiuj anoncis lian venon. Li havis sian aŭtoritatecon el la escepta naturo de sia Spirito kaj el sia dia misio. Li venis, por instrui al la homoj, ke la vera vivo ne estas sur la tero, sed en la regno de la ĉielo; instrui al ili la vojon, kiu tien kondukas, la rimedojn por sin reharmoniigi kun Dio, kaj antaŭinstrui ilin pri la marŝo de l’ okazontaĵoj, por la plenumo de la homaj destinoj. Tamen li ne diris ĉion, kaj pri multaj punktoj li nur ĵetis la ĝermon de la veraĵoj, kiujn, li mem deklaris, ne povus ankoraŭ esti komprenataj. Li parolis pri ĉio, sed per paroloj pli aŭ malpli klare esprimitaj; por la kapto de la kaŝita senco de iuj paroloj, estis necese, ke novaj ideoj kaj novaj konoj venu doni la ŝlosilon, kaj tiuj ideoj ne povus veni, antaŭ ol la homa Spirito estus atinginta difinitan gradon da matureco. La scienco devis potence kunlabori por la naskiĝo kaj elvolviĝo de tiuj ideoj. Estis do necese doni al la scienco la tempon por progresi.
Libro: La Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec.
Cristo
3. Jesus não veio destruir a lei, o que quer dizer: a lei de Deus. Ele veio cumpri-la, ou seja, desenvolvê-la, dar-lhe o seu verdadeiro sentido e apropriá-la ao grau de adiantamento dos homens. Eis porque encontramos nessa lei o princípio dos deveres para com Deus e para com o próximo, que constitui a base de sua doutrina. Quanto às leis de Moisés propriamente ditas, ele, pelo contrário, as modificou profundamente, no fundo e na forma. Combateu constantemente o abuso das práticas exteriores e as falsas interpretações, e não podia fazê-las passar por uma reforma mais radical do que reduzindo-as a estas palavras: "Amar a Deus sobre todas as coisas, e ao próximo como a si mesmo", e ao acrescentar: "Esta é toda a lei e os profetas".
Por estas palavras: "O céu e a terra não passarão, enquanto não se cumprir até o último jota", Jesus quis dizer que era necessário que a lei de Deus fosse cumprida, ou seja, que fosse praticada sobre a terra, em toda a sua pureza, com todos os seus desenvolvimentos e todas as suas conseqüências. Pois de que serviria estabelecer essa lei, se ela tivesse de ficar como privilégio de alguns homens ou mesmo de um só povo? Todos os homens, sendo filhos de Deus, são, sem distinções, objetos da mesma solicitude.
4. Mas o papel de Jesus não foi simplesmente o de um legislador moralista, sem outra autoridade que a sua palavra. Ele veio cumprir as profecias que haviam anunciado o seu advento. Sua autoridade decorria da natureza excepcional do seu Espírito e da natureza divina da sua missão. Ele veio ensinar aos homens que a verdadeira vida não está na terra, mas no Reino dos Céus; ensinar-lhes o caminho que os conduz até lá, os meios de se reconciliarem com Deus, e os advertir sobre a marcha das coisas futuras, para o cumprimento dos destinos humanos. Não obstante, ele não disse tudo, e sobre muitos pontos limitou-se a lançar o germe de verdades que ele mesmo declarou não poderem ser então compreendidas. Falou de tudo, mas em termos mais ou menos claros, de maneira que, para entender o sentido oculto de certas palavras, era preciso que novas idéias e novos conhecimentos viessem dar-nos a chave. Essas idéias não podiam surgir antes de um certo grau de amadurecimento do espírito humano. A ciência devia contribuir poderosamente para o aparecimento e o desenvolvimento dessas idéias. Era preciso, pois, dar tempo à ciência para progredir.
Livro: O Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita