quinta-feira, 9 de abril de 2015

LA KOLERO II / A Colera II

LA KOLERO II - Hahnemann. Parizo, 1863.
10. Laŭ la tre falsa ideo, ke li ne povas refari sian propran naturon, la homo opinias, ke li ne bezonas fari penojn por korekti siajn mankojn, ĉe kiuj li volonte plezuras aŭ kiuj postulas fortan persistadon, por esti elradikitaj; tial, ekzemple, la homo inklina al la kolero preskaŭ ĉiam senkulpigas sin, atribuante ĝin al sia temperamento; anstataŭ konfesi sin kulpa, li ĵetas la kulpon sur sian organismon, kaj tiel li akuzas Dion pri siaj propraj malbonagoj. Tio estas ankaŭ sekvo de la fiero, ekzistanta meze en ĉiuj homaj malperfektaĵoj.
Sen ia dubo, estas temperamentoj, kiuj pli bone ol aliaj taŭgas por perfortaj agoj, same kiel estas muskoloj pli elastaj, kiuj pli bone taŭgas por agoj de la forto; sed ne kredu, ke tie kuŝas la unua kaŭzo de la kolero, kaj estu konvinkitaj, ke pacama Spirito, eĉ se en korpo incitiĝema, estas ĉiam pacama; kaj ke perfortema Spirito, en malfortika korpo, ne estas tamen pli milda; okazas nur tio, ke la perfortemo prenas alian formon: ne disponante je organismo, kiu ĝin taŭge helpus ĉe perfortaj agoj, la kolero reteniĝas, dum en kontraŭa okazo ĝi plene elverŝiĝas.
La korpo ne havigas koleron al iu, ne havanta emon al kolero, tute same, kiel ĝi ne havigas la ceterajn malvirtojn.
Ĉiaj virtoj kaj ĉiaj malvirtoj estas esence propraj al la Spirito; se ne estus tiel, kiaj estus la merito kaj la respondeco? Kriplulo ne povas fariĝi sendifekta, ĉar la Spirito havas nenion komunan kun la kripleco; sed li povas modifi tion, kio apartenas al la Spirito, kiam li havas por tio firman volon. Ĉu la observado ne montras al vi, spiritistoj, ĝis kie povas iri la potenco de la volo, per la aliformiĝoj vere miraklaj, kiujn vi vidas?
Diru do, ke la homo restas malvirta nur tial, ke li ja volas resti malvirta; sed ke tiu, kiu volas korekti sin, povas ĉiam tion fari; alimaniere la leĝo de la progresso ne ekzistus por la homo.
Libro: La Evangelio Laŭ Spiritismo, ĉap. IX.

A Colera II – Hahnemann, Paris, 1863
10. Segundo a idéia muito falsa de que não se pode reformar a própria natureza, o homem se julga dispensado de fazer esforços para se corrigir dos defeitos em que se compraz voluntariamente, ou que para isso exigiram muita perseverança. É assim, por exemplo, que o homem inclinado à cólera se desculpa quase sempre com o seu temperamento. Em vez de se considerar culpado, atribui a falta ao seu organismo, acusando assim a Deus pelos seus próprios defeitos. É ainda uma conseqüência do orgulho, que se encontra mesclado a todas as suas imperfeições.
Não há dúvida que existem temperamentos que se prestam melhor aos atos de violência, como existem músculos mais flexíveis, que melhor se prestam a exercícios físicos. Não penseis, porém, que seja essa a causa fundamental da cólera, e acreditai que um Espírito pacífico, mesmo num corpo bilioso, será sempre pacífico, enquanto um Espírito violento, num corpo linfático, não seria dócil. Nesse caso, a violência apenas tomaria outro caráter. Não dispondo de seu organismo apropriado à sua manifestação, a cólera seria concentrada, enquanto no caso contrário seria expansiva.
O corpo não dá impulsos de cólera a quem não os tem, como não dá outros vícios.
Todas as virtudes e todos os vícios são inerentes ao Espírito. Sem isso, onde estariam o mérito e a responsabilidade? O homem que é deformado não pode tornar-se direito, porque o Espírito nada tem com isso, mas pode modificar o que se relaciona com o Espírito, quando dispõe de uma vontade firme. A experiência não vos prova, espíritas, até onde pode ir o poder da vontade, pelas transformações verdadeiramente miraculosas que se operam aos vossos olhos?
Dizei, pois, que o homem só permanece vicioso porque o quer, mas que aquele que deseja corrigir-se sempre o pode fazer. De outra maneira, a lei do progresso não existiria para o homem.
Livro: O Evangelho Segundo o Espiritismo, cap. IX.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita