domingo, 15 de março de 2015

Lecioneto / Pequena lição - 36

  La matenmanĝo 
               Kulero kaj Forko                                                                        
                                                                              fromaĝoj
Mateniĝas. La suno ekaperas kaj  S-ro Ludoviko vekiĝas. Estas la sesa.
Li ellitiĝas kaj iras al la banĉambro. Tie li brosas la dentojn kaj razas sin. Tuj poste li demetas la piĵamon por bani sin per duŝilo. Unue li lavas la harojn. Poste la vizaĝon, la okulojn, la orelojn, la kolon, la ŝultrojn, la brakojn, la bruston, la ventron, la dorson, la postaĵon, la krurojn kaj la piedojn. Finiĝas la bano. Nun li sekigas sin per bantuko, kombas la harojn, kaj tuj poste li vestas sin per kalsono, pantalono, zono, ĉemizo, kravato, ŝtrumpetoj, kaj ŝuoj. Fine li surmetas la jakon.
Dume, lia edzino vekis la infanojn kaj ordonis al la servistino pri la mantenmanĝo. Iom poste ŝi banas kaj vestas sin. Ordinare ŝi preferas vesti sin per jupo kaj bluzo, sed hodiaŭ ŝi surmetos robon. Tamen, unue ŝi surmetis la kalsoneton kaj la mamzonon. Poste ŝi surmetas la ŝuojn kaj fine ŝminkas sin. Samtempe la gefiloj ankaŭ vestas sin kaj estas pretaj por la mantenmanĝo.
La manĝo-tablo jam estas preparita. Sur ĝi estas tasoj, subtasoj, kuleroj, forkoj, tranĉiloj, glasoj, teleroj, buŝtukoj. Kaj kompreneble la manĝaĵoj kaj trinkaĵoj.
La mantenmanĝo komenciĝas. Unue ĉiuj manĝas fruktojn. Hodiaŭ estas oranĝo, banano kaj pomo. Tuj poste S-ro Ludoviko trinkas lakton kun kafo kaj manĝas panon kun butero, dum lia edzino preferas teon kun biskvitoj. La infanoj trinkas lakton kun ĉokolado kaj manĝas panon kun ŝinko kaj fromaĝo. Ĉiuj modere uzas sukeron.
Jam estas preskaŭ la sepa kaj la matenmanĝo finiĝas. S-ro Ludoviko rapidigas la infanojn, ĉar li devas konduki ilin al la lernejo.

Demandaro:
1 – Kio ekaperas?
2 – Kiu vekiĝas?
3 – Je kioma horo li vekiĝas?
4 – Al kiu loko iras S-ro Ludoviko tuj por la ellitiĝo?
5 – Kion li faras Tie?
6 – Ĉu li banas sin per duŝilo?
7 – Per kio li vestas sin?
8 – Per kio la edzino de S-ro Ludoviko vestas sin?
9 – Kiu rapidigas la infanojn?
10 – Kial ?
Libro: Esperanto para Principiantes.
Aloisio Sartorato.
***
Per -   1 prep. 1 por, por meio de, por intermédio de: sendi leteron per aerpoŝto mandar uma carta por via aérea. per la alia ŝlosilo li sukcesis malfermi la pordon por meio da outra chave, conseguiu abrir a porta. sendi varon per iu enviar uma mercadoria por intermédio de alguém. 2 com: ni vidas per la okuloj vemos com os olhos. skribi per krajono escrever com lápis. labori per siaj manoj trabalhar com as mãos. 3 de: mi iros per aviadilo irei de avião. li sin nutras per legomoj ele se alimenta de legumes. 4 em, a: la larmoj falis per grandaj gutoj la lágrimas caíam em grandes gotas. 5 a: ŝlosi per ŝlosilo trancar a chave. pera intermediário, indireto, mediador, medianeiro. peri (tr., i.) mediar, intermediar. perado (ato de mediar) mediação. peranto intermediário, mediador, medianeiro. perilo instrumento. peristo corretor. pacperanto mediador, negociador (da paz). senpera direto, imediato. senpere diretamente, em primeira mão, direito. ¨ per la pelo, pela, pelos, pelas: venki per la intrigo vencer pela intriga. pere de por intermédio de, por meio de, mediante.
Post  - prep. 1 após, depois de, decorrido, ao cabo de, no fim de, depois de passado, no decorrer de, dentro de, em, a, de hoje a, daqui a : post du horoj la trajno ekiris decorridas duas horas, o trem partiu. mi venos post monato chegarei daqui a um mês. post mallonga paŭzo, li daŭrigis após breve pausa, continuou. guto post guto gota a gota. 2 atrás de, por trás de: la infano sin kaŝis post la arbo a criança se escondeu atrás da árvore. 3 pós: jaron post jaro ili faris tion anos pós anos eles fizeram aquilo. post– posterior: postakso eixo posterior. posta 1 posterior, ulterior. 2 traseiro: posta parto parte traseira. 3 último: posta parto última parte. poste depois, posteriormente, atrás, em seguida. postaĵo garupa, anca, traseiro, bunda. posteniĝi recuar. postsigno (tb. postesigno) indício, pegada, rastro. posteulo póstero, descendente, sucessor. posteularo descendência, posteridade, pósteros. postgvardio retaguarda. postlasi (tr.) deixar (em herança), legar. postumo (tb. pafilpostaĵo) culatra. ¨ posta flanko avesso, reverso. post unu tago 1 (tb. morgaŭ) daqui a um dia, amanhã: post unu tago estos la geedziĝo daqui a um dia será o casamento. 2 depois de um dia; um dia depois. de post desde. de poste por detrás. pli poste mais tarde.
Dicionário de Túlio Flores
Português-Esperanto / Esperanto-Português

Nenhum comentário:

Postar um comentário