sábado, 21 de março de 2015

Pri la Animo / DA ALMA

Pri la Animo
108. Kie estas la sidejo de la animo?
La animo tute ne estas kiel oni ordinare supozas, lokita en iu parto de la korpo; kune kun la perispirito, ĝi formas fluidecan tutaĵon, trapenetreblan, similan al la tuta korpo, kun kiu øi estigas kompleksan estulon, por kiu la morto estas iel malkunmetado. Oni povas imagi al si du similajn korpojn, interpenetritajn unu en la dua, kunfanditajn dum la vivo kaj apartigitajn post la morto. Ĉe la morto, unu estas detruata kaj la dua restas.
Dum la vivo la animo pli speciale agas sur la organojn de la penso kaj de la sento. Ĝi estas samtempe interna kaj ekstera; t. e. ĝi radias eksteren; ĝi eĉ povas izoliĝi de la korpo, transportiĝi malproksimen kaj tie manifesti sian aleston, kiel pruvas la observado kaj la somnambulaj fenomenoj.
109. Ĉu la animo estas kreata samtempe kiel la korpo, aŭ antaŭ ol la korpo?
Post la demando pri la ekzisto de la animo, ĉi tiú demando estas el la plej ĉefaj, ĉar el ĝia solvo rezultas la plej gravaj sekvoj; ĝi estas la sola ebla ŝlosilo por amaso da problemoj ĝis nun ne solveblaj, ĉar ĝi ne estis starigita.
El du aferoj unu, aŭ la animo ekzistis aŭ ne ekzistis antaŭ la formado de la korpo: tria vojo ne ekzistas. Kun la antaŭekzisto de la animo, ĉio logike kaj nature klariĝas; sen ĝia antaŭekzisto, estas neeble pravigi certajn dogmojn de la Eklezio, kaj la neebleco de tiu pravigo kondukis multajn rezonemajn homojn al nekredemo.
La Spiritoj solvis tiun demandon, konfirmante la antaŭekziston, kaj la faktoj, kiel ankaŭ la logiko, ne povas lasi dubon pri tiu temo. Eĉ se oni provizore akceptas la antaŭekziston de la animo nur kiel simplan hipotezon, oni vidus tuj ebeniĝi la plej multajn malfacilaĵojn.
110. Se la animo estas antaŭa, ĉu ĝi havis individuecon kaj konscion pri si mem antaŭ sia unuiĝo kun la korpo?
Sen individueco kaj konscio pri si mem, la rezultatoj estus la samaj kiel se ĝi ne ekzistus.
111. Antaŭ sia unuiĝo kun la korpo, ĉu la animo efektivigis iun ajn progreson, aŭ ĝi restis staranta senmove?
La antaŭa progreso de la animo evidentiĝas per la observado de la faktoj kaj per la instruado de la Spiritoj.
112. Ĉu Dio kreis la animojn morale kaj intelekte egalajn, aŭ Li kreis unujn pli perfektajn, pli inteligentajn ol la aliajn?
Se Dio estus farinta animojn pli perfektajn unujn ol aliajn, tia prefero ne estus akordigebla kun Lia justeco. Ĉiuj estas Liaj kreitoj, kial Li estus liberiginta unujn el la laboro, kiun Li trudis al aliaj por atingi la eternan feliĉon? La malegaleco de la animoj en ilia origino estus neado de la justeco de Dio.
113. Se la animoj estas kreitaj egalaj, kiel klarigi la diversecon de la kapabloj, de la naturaj antaŭinklinoj ekzistantaj inter la homoj sur la Tero?
Tiu diverseco estas la konsekvenco de la progreso plenumita de la animo antaŭ ol unuiĝi kun la nova korpo. La animoj pli progresintaj en inteligento kaj moralo estas tiuj, kiuj pli longe vivis kaj pli multe progresis antaŭ sia enkarniĝo.
114. Kia la stato de la animo en ĝia origino?
La animoj estas kreataj simplaj kaj nesciantaj, t. e. senscienco kaj sen scio pri la bono kaj la malbono, sed kun egala kapablo por ĉio. En la komenco ili estas en ia speco de infanaĝo, sen propra volo, kaj sen klara konscio pri sia ekzistado. Iom post iom la libera volo elvolviĝas same kiel la ideoj. ("La Libro de la Spiritoj", n-ro 114 kaj sekvantaj.)
115. Ĉu la animo plenumis sian antaŭan progreson en stato de vere libera animo, aŭ en antaŭa korpa ekzistado?
Krom la instruado de la Spiritoj pri tiu punkto, la studado de la malsamaj gradoj da progreso de la homo sur la Tero, pruvas, ke antaŭa progreso de la animo plenumiĝis en serio da korpaj ekzistadoj pli aŭ malpli multenombraj, laŭ la grado al kiu ĝi alvenis; la pruvo pri tio rezultas el la observado de la faktoj, kiujn ni havas ĉiutage sub la okuloj. ("La Libro de la Spiritoj", nroj 166 ĝis 222. – "Revue Spirite", Aprilo 1862, paĝoj 97 – 106).
Libro: Kio Estas Spiritismo – Allan Kardec.
DA ALMA
108. Onde está a sede da alma?
A alma não se encontra, como geralmente se pensa, localizada numa parte especial do corpo: forma com o perispírito um todo fluídico, penetrável, que se assimila ao corpo inteiro, com o qual constitui um ser complexo, ao qual a morte não é, de certo modo, senão um desdobramento.
Figuremos dois corpos semelhantes, penetrados um pelo outro, confundidos durante a vida e separados depois da morte. Advinda esta, um é destruído e o outro subsiste.
No decorrer da vida, a alma age mais especialmente sobre os órgãos do pensamento e do sentimento. Ela é simultaneamente interna e externa, isto é, irradia para o exterior, e pode mesmo afastar-se do corpo, transportar-se à distância e manifestar sua presença, como o provam a observação e os fenômenos sonambúlicos.
109. A alma é criada conjuntamente com o corpo, ou anteriormente?
Depois da questão da existência ou não existência da alma, esta é a mais séria, pois de sua solução decorrem importantes conseqüências: é a única chave para resolver um sem número de problemas até agora insolúveis.
De duas uma: a alma existe ou não existe antes da formação do corpo. Não pode haver meio termo. Admitida a sua preexistência, tudo se explica lógica e naturalmente. Não admitida, tropeçaremos a cada passo. Sem a preexistência é mesmo impossível justificar certos dogmas da Igreja. E a impossibilidade de justificação é o que tem levado à incredulidade muitas pessoas que raciocinam.
Os Espíritos resolveram a questão afirmativamente, e os fatos, assim como a lógica, não permitem dúvidas a tal respeito. Admita-se, não obstante, a preexistência da alma, ainda que seja a título de simples hipótese, se se quiser, e ver-se-á que se dissipa a maior parte das dificuldades.
110. Se a alma é anterior, tinha individualidade e consciência de si mesma antes de sua união ao corpo?
Sem individualidade e consciência de si mesma, seria como se não preexistisse.
111. Antes de sua união com o corpo, teria a alma realizado algum progresso ou permanecia estacionária?
O progresso anterior da alma é, ao mesmo tempo, demonstrado pela observação dos fatos e dos ensinamentos dos Espíritos.
112. Deus criou as almas iguais, moral e intelectualmente ou fez umas mais perfeitas e inteligentes que outras?
Se Deus tivesse criado umas almas mais perfeitas do que outras, essa preferência seria irreconciliável com a sua justiça. Sendo todas criaturas suas, porque haveria de isentar umas do trabalho que impõe a outras, para alcançar a felicidade eterna? A desigualdade das almas em sua origem seria a negação da justiça de Deus.
113. Se as almas são criadas iguais, como se explica a diversidade de aptidões e de predisposições naturais que existe entre os homens na Terra?
Essa diversidade é conseqüência do progresso que a alma realizou antes de sua união ao corpo. As almas mais evoluídas em inteligência e moralidade, são as que mais viveram e progrediram antes de sua encarnação.
114. Qual é o estado da alma em sua origem?
As almas são criadas simples e ignorantes, isto é, sem cultura e sem conhecimento do bem e do mal, mas com aptidões iguais, para tudo. De princípio encontram-se em espécie de infância, sem vontade própria nem consciência absoluta de sua existência. Só lentamente desenvolvem-se-lhes as idéias e o livre-arbítrio. (O Livro dos Espíritos, ns. 114 e seguintes).
115. A alma realiza esse progresso anterior no seu estado propriamente dito ou em precedente existência corporal?
Além do que ensinam os Espíritos a este respeito, o estudo dos diferentes graus de adiantamento do homem, na Terra, prova que o progresso anterior da alma deve ter sido realizado numa série mais ou menos longa de existências corporais, conforme o grau atingido.
A observação dos fatos que diariamente se apresentam aos nossos olhos o demonstra de sobejo. (O Livro dos Espíritos, ns. 166 a 222 - Revue Spirite, abril, 1862, págs. 97 a 106).
Livro: O que é o Espiritismo – Allan Kardec.

Nenhum comentário:

Postar um comentário