domingo, 15 de março de 2015

La Homo en la Mondo. / O Homem no Mundo.

La Homo en la Mondo.
10. Sento de pieco devas ĉiam regi la koron de tiuj, kiuj kunvenas sub la okuloj de la Sinjoro kaj petas helpon de la bonaj Spiritoj. Purigu do vian koron; ne lasu, ke en ĝi loĝu ia monduma aŭ frivola penso. Levu vian spiriton al tiuj, kiujn vi vokas, por ke, trovante en vi la taŭgan staton, ili povu ĵeti abunde en viajn korojn la semojn, kiuj tie ĝermus kaj donus fruktojn de karito kaj justeco.
Tamen ne kredu, ke, vin ĉiam instigante al preĝo kaj al mensa komunikiĝado kun ni, ni konsilas al vi mistikan vivadon, kiu vin tenus ekster la leĝoj de la socio, en kiu vi estas kondamnitaj vivi. Ne; vivu kiel la homoj de via epoko, kiel devas vivi la homoj; submetiĝu al la necesaĵoj, eĉ al la frivolaĵoj de via tempo, sed plenumu ilin kun sento de pureco, kiu ilin sanktigu.
Vi estas vokataj troviĝi en kontakto kun Spiritoj de malsamaj naturoj, de kontraŭaj karakteroj: vundu neniun el tiuj, kun kiuj vi rilatas. Estu gajaj, estu feliĉaj, sed tiu gajeco venu de trankvila konscienco, kaj tiu feliĉo estu la feliĉo de homo, kiu heredos la ĉielajn riĉaĵojn kaj kiu nur kalkulas la tagojn, kiuj lin alproksimigas al la ricevo de sia heredaĵo.
Virto ne konsistas en severa, funebra sintenado, en forstreko de plezuroj, kiujn viaj homaj kondiĉoj permesas al vi; sufiĉas, ke vi dediĉu ĉiujn agojn de la vivo al la Kreanto, kiu donis tiun vivon; sufiĉas, ke, kiam vi komencos aŭ finos ian laboron, vi altigu vian penson al tiu Kreanto kaj, kun ardanta animo, petu aŭ Lian protekton por sukcesi, aŭ Lian benon por la finita laboro. Ĉe io ajn, kion vi faras, pensu pri la Fonto de ĉio; neniam faru ion ne pensante pri Dio, por ke tiu penso purigu kaj sanktigu viajn agojn.
La tuta perfekteco konsistas, kiel diris la Kristo, en la praktikado de l’ absoluta karito; sed la devoj de la karito etendiĝas al ĉiuj sociaj pozicioj, ekde la plej malgranda ĝis la plej granda. La homo, kiu vivus izolite, ne povus praktiki kariton; nur en kontakto kun siaj similuloj, en la plej penigaj luktoj, li trovas okazojn esti karitema. Kiu izoliĝas, tiu memvole senigas sin je la plej pova rimedo de perfektiĝo; devante pensi nur pri si mem, li vivas kiel egoisto (Ĉap. V, § 26).
Ne opiniu do, ke por vivi en konstanta komunikiĝado kun ni, por vivi sub la rigardo de la Sinjoro, vi devas porti punveston kaj kovri vin per cindro; ne, ne, ankoraŭfoje ne; estu feliĉaj laŭ la bezonoj de la homaro, sed en vian feliĉon neniam entrudiĝu ia penso, ia ago, kiu povus ofendi tiujn, kiuj vin amas kaj gvidas, aŭ vuali ties vizaĝojn. Dio estas amo kaj benas tiujn, kiuj sankte amas. (Protektanta Spirito. Bordeaux, 1863).
Libro: La Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap. XVII.
 O Homem no Mundo.
10. Um sentimento de piedade deve sempre animar o coração daqueles que se reúnem sob o olhar do Senhor, implorando a assistência dos Bons Espíritos. Purificai, portanto, os vossos corações. Não consintais que pensamentos fúteis ou mundanos os perturbem.
Elevai o vosso espírito para aqueles a quem chamais, a fim de que eles possam, encontrando em vós as disposições favoráveis, lançar em profusão as sementes que devem germinar os vossos corações, para neles produzir os frutos da caridade e da justiça.
Não penseis, porém, que ao vos exortar incessantemente à prece e à evocação mental, queiramos levar-vos a viver uma vida mística, que vos mantenha fora das leis da sociedade em que estais condenados a viver. Não. Vivei com os homens do vosso tempo, como devem viver os homens; sacrificai-vos às necessidades, e até mesmo às frivolidades de cada dia, mas fazei-o com um sentimento de pureza que as possa santificar.
Fostes chamados ao contato de espíritos de naturezas diversas, de caracteres antagônicos: não melindrai a nenhum daqueles com quem vos encontrardes. Estai sempre alegres e contentes, mas com a alegria de uma boa consciência e a ventura do herdeiro do céu, que conta os dias que o aproximam de sua herança.
A virtude não consiste numa aparência severa e lúgubre, ou em repelir os prazeres que a condição humana permite. Basta referir todos os vossos atos ao Criador, que vos deu a vida. Basta, ao começar ou acabar uma tarefa, que eleveis o pensamento ao Criador, pedindo-lhe, num impulso da alma, a sua proteção para executá-la ou a sua bênção para a obra acabada. Ao fazer qualquer coisa, voltai vosso pensamento à fonte suprema; nada façais sem que a lembrança de Deus venha purificar e santificar os vossos atos.
A perfeição, como disse o Cristo, encontra-se inteiramente na prática da caridade sem limites, pois os deveres da caridade abrangem todas as posições sociais, desde a mais ínfima até a mais elevada. O homem que vivesse isolado não teria como exercer a caridade. Somente no contato com os semelhantes, nas lutas mais penosas, ele encontra a ocasião de praticá-la. Aquele que se isola, portanto, priva-se voluntariamente do mais poderoso meio de perfeição: só tendo de pensar em si, sua vida é a de um egoísta. (Ver cap. V, nº 26).
Não imagineis, portanto, que para viver em constante comunicação conosco, para viver sob o olhar do Senhor, seja preciso entregar-se ao cilício e cobrir-se de cinzas. Não, não, ainda uma vez: não! Sede felizes no quadro das necessidades humanas, mas que na vossa felicidade não entre jamais um pensamento ou um ato que possa ofender a Deus, ou fazer que se vele a face dos que vos amam e vos dirigem. (Um Espírito Protetor Bordeaux, 1863).
Livro: O Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec, cap. XVII.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita