domingo, 8 de março de 2015

Puna kodo de la estonta vivo / Código penal da vida futura (4)

Puna kodo de la estonta vivo.
22-a: Kvankam senfina la diverseco de punoj, kelkaj tamen estas propraj al la malsupereco de la Spiritoj, kaj kies sekvoj, krom iaj detaloj, estas iom pli-malpli identaj.
La plej tuja puno de tiuj ĉefe ligiĝintaj al la materia vivo, malprofite por la spirita progreso, estas la malrapideco de la animomalligiĝo; la angoro akompanantaj la morton kaj vekiĝon en la alia vivo, la sekvanta konfuziĝo, kiu povas daŭri monatojn aŭ jarojn.
Kontraŭe la elkarniĝo de tiuj, kiuj havas sian konsciencon pura, kaj kiuj jam en la materia vivo portas spiritan vivon, estas rapida, sen skuoj, preskaŭ nula ilia konfuziĝo ĉe paca vekiĝo.
23-a: Tre ofta fenomeno inter la Spiritoj kun ia morala malsupereco estas, ke ili opinias sin ankoraŭ vivantaj, kaj tiu iluzio povas daŭri multe da jaroj, dum kiuj ili spertos ĉiujn bezonojn, ĉiujn turmentojn kaj perpleksaĵojn de la vivo.
24-a: Por krimulo la senĉesa ĉeesto de liaj viktimoj kaj de la cirkonstancoj de la krimo estas kruela suferego.
25-a: Ekzistas Spiritoj dronintaj en densa mallumo; aliaj troviĝas en absoluta izoliteco en la Spaco, turmentataj de la nescieco pri sia propra situacio kaj ankaŭ pri la sorto ilin atendanta. La pli kulpaj suferas torturojn
multe pli akrajn, ĉar ili ne duonvidas ties finon.
Al kelkaj estas malpermesate vidi siajn karulojn, kaj ĉiuj ĝenerale ekspertas kun rilata intenseco la malbonojn, la dolorojn kaj seniĝojn, kiujn ili okazigis al aliulo. Tia situacio daŭras tiel longe ĝis la deziro de riparo per pento donu al ili trankvilecon por antaŭsenti la eblecon meti finon al tia situacio per si mem.
26-a: Por fierulo forlasita ĉe la malsuperaj klasoj estas suferego vidi, ke super li estas lokitaj, plenaj de gloro kaj bonstato, tiuj, kiujn li malŝatis sur la Tero.
Hipokritulo vidas senvualigitaj, penetrataj kaj legataj de ĉiuj Spiritoj siajn plej sekretajn pensojn, ne povante ĉi tiujn kaŝi aŭ vuali; satiruso, nepotenca ilin satigi, sentas la ekscitiĝon de siaj bestecaj deziroj, kiel plej akran turmenton; avarulo vidas la neeviteblan malŝparon de sia trezoro, dum egoisto forlasita de ĉiuj suferas la sekvojn de sia surtera sinteno; ne lia soifo nek lia malsato estos kvietigitaj, ne amikaj manoj etendiĝos al liaj petegantaj manoj; kaj pro tio, ke dum vivo li zorgis nur pri si mem, neniu kompatos lin pro lia morto.
Libro: La Ĉielo kaj la Infero – Allan Kardec, ĉap.: VII.
Código penal da vida futura.
22º — Conquanto infinita a diversidade de punições, algumas há inerentes à inferioridade dos Espíritos, e cujas conseqüências, salvo pormenores, são pouco mais ou menos idênticas.
A punição mais imediata, sobretudo entre os que se acham ligados à vida material em detrimento do progresso espiritual, faz-se sentir pela lentidão do desprendimento da alma; nas angústias que acompanham a morte e o despertar na outra vida, na conseqüente perturbação que pode dilatar-se por meses e anos.
Naqueles que, ao contrário, têm pura a consciência e na vida material já se acham identificados com a vida espiritual, o trespasse é rápido, sem abalos, quase nula a turbação de um pacífico despertar.
23º — Um fenômeno mui freqüente entre os Espíritos de certa inferioridade moral é o acreditarem-se ainda vivos, podendo esta ilusão prolongar-se por muitos anos, durante os quais eles experimentarão todas as necessidades, todos os tormentos e perplexidades da vida.
24º — Para o criminoso, a presença incessante das vítimas e das circunstâncias do crime é um suplício cruel.
25º — Espíritos há mergulhados em densa treva; outros se encontram em absoluto insulamento no Espaço, atormentados pela ignorância da própria posição, como da sorte que os aguarda. Os mais culpados padecem torturas muito mais pungentes por não lhes entreverem um termo.
Alguns são privados de ver os seres queridos, e todos, geralmente, passam com intensidade relativa pelos males, pelas dores e privações que a outrem ocasionaram. Esta situação perdura até que o desejo de reparação pelo arrependimento lhes traga a calma para entrever a possibilidade de, por eles mesmos, pôr um termo à sua situação.
26º — Para o orgulhoso relegado às classes inferiores, é suplício ver acima dele colocados, cheios de glória e bem-estar, os que na Terra desprezara. O hipócrita vê desvendados, penetrados e lidos por todo o mundo os seus mais secretos pensamentos, sem que os possa ocultar ou dissimular; o sátiro, na impotência de os saciar, tem na exaltação dos bestiais desejos o mais atroz tormento; vê o avaro o esbanjamento inevitável do seu tesouro, enquanto que o egoísta, desamparado de todos, sofre as conseqüências da sua atitude terrena; nem a sede nem a fome lhe serão mitigadas, nem amigas mãos se lhe estenderão às suas mãos súplices; e pois que em vida só de si cuidara, ninguém dele se compadecerá na morte.
Livro: O Céu e o Inferno – Allan Kardec, cap. VII

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita