sábado, 14 de março de 2015

Puna kodo de la estonta vivo / Código Penal da Vida Futura (5)

Puna kodo de la estonta vivo.
27-a: La sola rimedo eviti aŭ malgravigi la estontajn sekvojn de ia eraro estas ripari ĝin, malfari ĝin en la nuneco. Ju pli ni prokrastos riparon de eraro, des pli penaj kaj rigoraj estos ties sekvoj en la estonteco.
         28-a: La situacio de la Spirito en la spirita mondo ne estas alia ol tiu de li mem preparita en la korpa vivo.
Poste alia enkarniĝo estos donita al li por novaj provoj, por elpago kaj riparo kun pli aŭ malpli granda profito, dependantaj de lia libera volo; kaj se li ne korektos sin, li ĉiam havos rekomenciĝontan mision ĉiam kaj ĉiam pli pena, tiel ke oni povas diri, ke tiu multe suferante sur la Tero havas multon elpagota; kaj tiuj ĝuantaj ŝajnan feliĉon, malgraŭ siaj malvirtoj kaj neutilaĵoj, tre kare pagos ĝin en posta ekzistado. Laŭ tiu senco Jesuo diris: “Feliĉaj la afliktitoj, ĉar ili estos konsolataj.” (La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. V.)
29-a: Vere la favorkoreco de Dio estas senfina, sed ne blinda. Erarinto, kiun ĝi atingas, ne restas senkulpigita, kaj dum li ne kontentigos justecon, li suferas la sekvojn de siaj eraroj. Pro la senfina favorkoreco ni devas konsenti, ke Dio ne estas nefleksebla, kaj Li lasas ĉiam irebla la vojon al la saviĝo.
30-a: Submetitaj al pento kaj riparo, dependantaj de la homa volo, la suferoj, kvankam nedaŭraj, estas samtempe punoj kaj helpaj sanigiloj por kuracado de malbono. La provantaj Spiritoj do ne estas, kiaj punlaboruloj kondamnitaj dum iom da tempo, sed kvazaŭ malsanuloj en hospitalo suferantaj malsanojn rezultintajn de sia propra senzorgeco; uzantaj kuracilojn pli-malpli dolorajn, kiujn la malsano postulas; atendantaj forpermeson, kiu venos des pli frue, ju pli strikte estas observataj la preskriboj de la servema asistanta kuracisto. Se malsanuloj, pro la propra malzorgo pri si mem, plilongigas sian malsanon, kuracisto nenion respondas pri tio.
31-a: Al la suferoj, kiujn la Spirito spertas en la spirita vivo, aldoniĝas tiuj de la korpa vivo, kiuj estas rezultantaj el la neperfektaĵoj de la homo, el liaj pasioj, el la malbona uzo de liaj kapabloj kaj el la elaĉeto de liaj nunaj kaj pasintaj kulpoj. Ĝuste en la korpa vivo la Spirito riparas la malbonon el antaŭaj ekzistadoj, metante en la praktikon decidojn faritajn en la spirita vivo. Tiel oni klarigas la homajn mizerojn kaj sortovicojn, kiuj, je la unua vido, ŝajne ne havas pravon de ekzisto. Ili tamen estas justaj, kiel heredaĵo el pasinteco –– heredaĵo utilanta al nia pilgrimado al la perfektebleco. (*)
32-a: Ĉu Dio, oni diras, ne donus grandan pruvon de amo al siaj infanoj, kreante ilin neeraremaj kaj sekve sen la malvirtoj propraj al neperfekteco? Por tio estus necese, ke Li kreus perfektajn estaĵojn, kiuj devas akiri nenion pli, ĉu da konoj, ĉu da moralo. Sed certe Dio povus fari tion, kaj se Li tion ne faris estas pro tio, ke lia saĝeco volis, ke progreso estu ĝenerala leĝo. La homoj estas neperfektaj, kaj tiel ili estas elmetitaj al la pli-malpli penaj sortovicoj. Kaj, ĉar la fakto ekzistas, ni do devas ĝin akcepti.
El ĝi konkludi, ke Dio ne estas bona nek justa, estas malsaĝa ribelo kontraŭ la leĝo. Maljusteco ja estus la kreado de privilegiaj estaĵoj pli-malpli favoritaj, havantaj plezurojn, kiujn aliaj eble ne atingas, krom per laboro, aŭ neniam povus atingi.
Male la dia justeco evidentiĝas ĉe la absoluta egaleco aplikata al la kreado de la Spiritoj; ĉiuj havas saman deirpunkton kaj neniu dum sia formado ricevas distingiĝon esti pli bone favorata; neniu, kies progresa iro estas escepte faciligata: tiuj, kiuj venis al la fino, trapasis, kiel ĉiuj aliaj la fazojn de malsupereco kaj respektivajn provojn.
Tiel nenio estas pli justa ol la agolibereco al ĉiu konsentita. La vojo al feliĉo larĝe malfermiĝas al ĉiuj, kiel al ĉiuj estas konsentitaj la samaj kondiĉoj por ĝin atingi. La leĝo gravurita en ĉies konscienco, al ĉiuj estas instruata. Dio faris el la feliĉo la premion al laboro kaj ne al nepotismo, ke ĉiu havu sian meriton.
         Ni ĉiuj estas liberaj labori por nia propra progreso, kaj tiu, kiu multe kaj rapide laboras, plej frue ricevas sian rekompencon. Pligrimanto, kiu foriĝas aŭ perdas tempon sur vojo, malrapidigas sian iradon kaj ne povas plendi, krom pri si mem.
Bono kaj malbono estas nedevigaj kaj laŭvolaj: libera, la homo estas fatale pelata nek al unu nek al la dua.
33-a: Malgraŭ la diverseco de specoj kaj gradoj da suferoj de la neperfektaj Spiritoj, la puno kodo de la estonta vivo povas esti resumita per ĉi tiuj tri principoj:
1-a: Sufero estas propra al neperfekteco.
2-a: Ĉia neperfektaĵo, kiel ĉia eraro el ĝi rezultanta, kunportas sian propran punon en la naturaj kaj neeviteblaj sekvoj: nome malsano punas ekscesojn kaj el senfareco venas enuo, kaj ne estas necesa ia speciala kondamno por ĉiu eraro aŭ ĉiu individuo.
3-a: Ĉar ĉiu homo povas liberiĝi el la neperfektaĵoj danke la forton de sia volo, tial li ankaŭ povas nuligi la sinsekvajn malbonojn kaj certigi sian estontan feliĉon.
Al ĉiu laŭ liaj faroj, kiel en la Ĉielo, tiel ankaŭ sur la Tero: tia estas la leĝo de la Dia Justeco.
(*) Vidu, en la 1-a Parto, ĉap. V, Purgatorio, §§ 3 kaj sekv.; kaj poste, en la 2-a Parto, ĉap. VIII, Surteraj kulpelpagoj. Vidu ankaŭ en La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. V, Feliĉaj la afliktitoj.
Libro: La Ĉielo kaj la Infero – Allan Kardec, ĉap. VII.
Código Penal da Vida Futura.
27º — O único meio de evitar ou atenuar as conseqüências futuras de uma falta, está no repará-la, desfazendo-a no presente. Quanto mais nos demorarmos na reparação de uma falta, tanto mais penosas e rigorosas serão, no futuro, as suas conseqüências.
28º — A situação do Espírito, no mundo espiritual, não é outra senão a por si mesmo preparada na vida corpórea.
Mais tarde, outra encarnação se lhe faculta para novas provas de expiação e reparação, com maior ou menor proveito, dependentes do seu livre-arbítrio; e se ele não se corrige, terá sempre uma missão a recomeçar, sempre e sempre mais acerba, de sorte que pode dizer-se que aquele que muito sofre na Terra, muito tinha a expiar; e os que gozam uma felicidade aparente, em que pesem aos seus vícios e inutilidades, pagá-la-ão mui caro em ulterior existência. Nesse sentido foi que Jesus disse: — “Bem-aventurados os aflitos, porque serão consolados”. (O Evangelho segundo o Espiritismo, cap. V.)
29º — Certo, a misericórdia de Deus é infinita, mas não é cega. O culpado que ela atinge não fica exonerado, e, enquanto não houver satisfeito à justiça, sofre a conseqüência dos seus erros. Por infinita misericórdia, devemos ter que Deus não é inexorável, deixando sempre viável o caminho da redenção.
30º — Subordinadas ao arrependimento e reparação dependentes da vontade humana, as penas, por temporárias, constituem concomitantemente castigos e remédios auxiliares à cura do mal. Os Espíritos, em prova, não são, pois, quais galés por certo tempo condenados, mas como doentes de hospital sofrendo de moléstias resultantes da própria incúria, a compadecerem-se com meios curativos mais ou menos dolorosos que a moléstia reclama, esperando alta tanto mais pronta quanto mais estritamente observadas as prescrições do solícito médico assistente. Se os doentes, pelo próprio descuido de si mesmos, prolongam a enfermidade, o médico nada tem que ver com isso.
31º — Às penas que o Espírito experimenta na vida espiritual ajuntam-se as da vida corpórea, que são conseqüentes às imperfeições do homem, às suas paixões, ao mau uso das suas faculdades e à expiação de presentes e passadas faltas. É na vida corpórea que o Espírito repara o mal de anteriores existências, pondo em prática resoluções tomadas na vida espiritual. Assim se explicam as misérias e vicissitudes mundanas que, à primeira vista, parecem não ter razão de ser. Justas são elas, no entanto, como espólio do passado — herança que serve à nossa romagem para a perfectibilidade. (1)
32º — Deus, diz-se, não daria prova maior de amor às suas criaturas, criando-as infalíveis e, por conseguinte, isentas dos vícios inerentes à imperfeição? Para tanto fora preciso que Ele criasse seres perfeitos, nada mais tendo a adquirir, quer em conhecimentos, quer em moralidade. Certo, porém, Deus poderia fazê-lo, e se o não fez é que em sua sabedoria quis que o progresso constituísse lei geral. Os homens são imperfeitos, e, como tais, sujeitos a vicissitudes mais ou menos penosas. E pois que o fato existe, devemos aceitá-lo.
Inferir dele que Deus não é bom nem justo, fora insensata revolta contra a lei.
Injustiça haveria, sim, na criação de seres privilegiados, mais ou menos favorecidos, fruindo gozos que outros porventura não atingem senão pelo trabalho, ou que jamais pudessem atingir. Ao contrário, a justiça divina patenteia-se na igualdade absoluta que preside à criação dos Espíritos; todos têm o mesmo ponto de partida e nenhum se distingue em sua formação por melhor aquinhoado; nenhum cuja marcha progressiva se facilite por exceção: os que chegam ao fim, têm passado, como quaisquer outros, pelas fases de inferioridade e respectivas provas.
Isto posto, nada mais justo que a liberdade de ação a cada qual concedida. O caminho da felicidade a todos se abre amplo, como a todos as mesmas condições para atingi-la.
A lei, gravada em todas as consciências, a todos é ensinada. Deus fez da felicidade o prêmio do trabalho e não do favoritismo, para que cada qual tivesse seu mérito.
Todos somos livres no trabalho do próprio progresso, e o que muito e depressa trabalha, mais cedo recebe a recompensa.
O romeiro que se desgarra, ou em caminho perde tempo, retarda a marcha e não pode queixar-se senão de si mesmo.
O bem como o mal são voluntários e facultativos: livre, o homem não é fatalmente impelido para um nem para outro.
33º — Em que pese à diversidade de gêneros e graus de sofrimentos dos Espíritos imperfeitos, o código penal da vida futura pode resumir-se nestes três princípios:
1º — O sofrimento é inerente à imperfeição.
2º — Toda imperfeição, assim como toda falta dela promanada, traz consigo o próprio castigo nas conseqüências naturais e inevitáveis: assim, a moléstia pune os excessos e da ociosidade nasce o tédio, sem que haja mister de uma condenação especial para cada falta ou indivíduo.
3º — Podendo todo homem libertar-se das imperfeições por efeito da vontade, pode igualmente anular os males consecutivos e assegurar a futura felicidade.
A cada um segundo as suas obras, no Céu como na Terra: — tal é a lei da Justiça Divina.
* Vede 1ª Parte, cap. V, “O purgatório”, nº 3 e seguintes; e, após, 2ª Parte, cap. VIII, “Expiações terrestres”. Vede, também, O Evangelho segundo o Espiritismo, cap. V, “Bem-aventurados os aflitos”.
Livro: O Céu e o Inferno – Allan Kardec, cap. VII.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita