terça-feira, 17 de março de 2015

Kio estas BEJO? / Kaj… Por kio taŭgas BEJO?

         Kio estas BEJO?
       Brazila Esperantista Junulara Organizo estas la departamento de la Brazila Esperanto-Ligo por la gejunuloj kun sendependa administrado. Alivorte, ĝi konsistas en organo kiu celas reprezenti la esperantistajn gejunulojn (0-30 jaroj) de Brazilo.  Pli ol duono de la brazila popolo estas personoj kun malpli ol 30 jaroj, do, ni batalas por, ke la brazila esperantista popolo estu spegulo de ĉi tio.  Tamen, ĉi tio ankoraŭ ne estas la vero.
        Kaj… Por kio taŭgas BEJO?
       Per ĝi, ni junuloj sin organizas por agadi en nia lando.  Per ĝi ni interŝanĝas informojn pri la junaj movadoj enlandaj kaj alialandaj.  Per ĝi ni organizas aktivecojn kaj arangojn per kaj por Esperanto.  BEJO-anoj havas grandan rabaton en la landaj kongresoj, kaj ĝuas aktivecojn speciale planitaj por la junuloj en tiaj aranĝoj kiel ekzemple, ludoj, muzikprezentadoj, dancoj, prelegoj, diskotekoj, promenadoj, ktp. La anoj de BEJO ankaŭ partoprenas en BEJO-listo kaj ricevas la revueton “Momenton”, krom la revuon “Brazila Esperantisto”.  Se vi loĝas en Brazilo kaj ankoraŭ ne estas BEJO-ano, kion vi atendas?!
http://eo.bejo.esperanto.org.br/pt/

Nenhum comentário:

Postar um comentário