domingo, 8 de março de 2015

FILA AMO / PIEDADE FILIAL

FILA AMO
1. Vi scias la ordonojn: Ne mortigu; Ne adultu; Ne ŝtelu; Ne parolu malveran ateston; Ne rabu; Respektu vian patron kaj vian patrinon.  ( Jesuo  Marko, 10:19, Luko, 18:20 e Mateo, 19:18-19)
 2. Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe daŭru via vivo sur la tero, kiun la eternulo, via Dio, donas al vi.  - Eliro, 20:12.
3. La ordono “Respektu vian patron kaj vian patrinon” estas sekvo de la ĝenerala leĝo de karito kaj amo al la proksimulo, ĉar ne povas ami sian proksimulon la homo, kiu ne amas sian patron kaj sian patrinon; sed la vorto respektu enhavas ankoraŭ unu devon kontraŭ ili, nome la devon de fila amo. Dio volis montri per tio, ke al amo estas necese aldoni respekton, indulgon, submetiĝon kaj komplezemon, kio kuntrenas la devon pli severe plenumi por la gepatroj ĉion, kion karito ordonas por la proksimulo. Kompreneble, tiu devo rilatas ankaŭ la personojn, kiuj anstataŭas patron kaj patrinon kaj kiuj havas tiom pli da merito, kiom malpli deviga estas ilia sindonemo.
Dio ĉiam severe punas ĉian malobeon al tiu ordono. Honori siajn gepatrojn estas ne nur respekti ilin, sed ankaŭ ilin helpi en necesbezono; havigi al ili ripozon en maljuneco; æirkaŭigi ilin per zorgoj, kiel ili faris al ni en nia infaneco.
Precipe al la gepatroj sen monrimedoj montriĝas la vera fila amo. Ĉu sekvas tiun ordonon la filoj, kiuj opinias, ke ili faras grandan servon, donante al siaj gepatroj nur la nepre necesajn rimedojn, por ke ĉi tiuj ne mortu pro malsato, dum al si mem ili nenion rifuzas? forpelante ilin en la plej mizerajn loketojn de la domo, nur por ilin ne forlasi sur la strato, dum al si mem ili rezervas ĉion plej bonan kaj plej komfortan? Ne tute malbone estas, kiam ili tion faras ne malvolonte kaj ne devigas la gepatrojn pagi por la tempo, kiun tiuj ankoraŭ vivos, per la ŝarĝo de la mastrumado! Ĉu do la gepatroj maljunaj kaj lacaj devas esti servistoj de la gefiloj junaj kaj fortaj? Ĉu ilia patrino marĉandis sian lakton, kiam ili estis en la lulilo? Ĉu ŝi domaĝis siajn sendormajn noktojn, kiam ili estis malsanaj, siajn paŝojn por havigi al ili tion, kion ili bezonis? Ne, ne nur la nepre necesajn aĵojn la filoj ŝuldas al siaj gepatroj malriĉaj; ili ŝuldas ankaŭ, tiom kiom ili povas, la bagatelajn agrablaĵojn de la superfluo, komplezemon, delikatajn zorgojn, kiuj estas nur la procentoj de tio, kion ili ricevis, pago de sankta ŝuldo. Nur tia fila amo plaĉas al Dio.
Ve al tiu, kiu forgesas sian ŝuldon al tiuj, kiuj subtenis lin en lia malforteco, kiuj kun la materia vivo donis al li la moralan vivon, kiuj ofte trudis al si seniĝojn, por certigi al siaj filoj komfortecon; ve al la sendankulo, ĉar li estos punita per maldanko kaj forlaso, vundita je siaj plej karaj inklinoj, kelkfoje jam en la nuna vivo, sed certe en alia ekzistado, kiam li suferos tion, kion li suferigis al aliaj.
Kelkaj gepatroj, vere, ne rekonas siajn devojn kaj ne estas por siaj filoj, kio ili devus esti; sed nur Dion, ne la filojn, koncernas puni ilin; al la filoj ne decas riproĉi siajn gepatrojn, ĉar eble ili mem meritis, ke tiel estu. Se karito starigas kiel leĝon pagi bonon por malbono, esti indulgema por la malperfektaĵoj de aliaj, ne klaĉi kontraŭ sia proksimulo, forgesi kaj pardoni la maljustaĵojn, ami eĉ siajn malamikojn, kiom pli grandaj estas tiuj devoj de filoj al siaj gepatroj! La filoj devas do preni, kiel regulon por sia konduto rilate al la gepatroj, ĉiujn ordonojn de Jesuo koncerne la proksimulon, bone teni en la menso, ke ĉiu riproĉinda ago kontraŭ aliaj estas ankoraŭ pli riproĉinda kontraŭ la gepatroj, kaj tio, kio povas esti nur kulpo en la unua okazo, povas esti konsiderata krimo en la dua, ĉar tiam krom manko de karito estas ankaŭ maldankemo.
Libro: La Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap.: XIV.
Piedade Filial.
1. Sabes os mandamentos: Não cometas adultério; Não mates; Não furtes; Não digas falso testemunho; Não cometas fraudes; Honra a teu pai e a tua mãe (Marcos, 10:19; Lucas, 18:20; Mateus, 19:18-19).
2. Honrarás a teu pai e a tua mãe, para teres uma dilatada vida sobre a Terra que o Senhor teu Deus te há de dar. (Decálogo, Êxodo, XX:12).
3. O mandamento: "Honra a teu pai e a tua mãe", é uma conseqüência da lei geral da caridade e do amor ao próximo, porque não se pode amar ao próximo sem amar aos pais; mas o imperativo honra implica um dever a mais para com eles: o da piedade filial. Deus quis demonstrar, assim, que ao amor é necessário juntar o respeito, a estima, a obediência e a condescendência, o que implica a obrigação de cumprir para com eles, de maneira ainda mais rigorosa, tudo o que a caridade determina em relação ao próximo. Esse dever se estende naturalmente às pessoas que se encontram no lugar dos pais, e cujo mérito é tanto maior, quanto o devotamento é para elas menos obrigatório. Deus pune sempre de maneira rigorosa toda violação desse mandamento.
Honrar ao pai e à mãe não é somente respeitá-los, mas também assisti-los nas suas necessidades; proporcionando-lhes o repouso na velhice; cercá-los de solicitude, como eles fizeram por nós na infância.
É sobretudo para com os pais sem recursos que se demonstra a verdadeira piedade filial. Satisfariam a esse mandamento os que julgam fazer muito, ao lhes darem o estritamente necessário para que não morram de fome, enquanto eles mesmos de nada se privam? Relegando-os aos piores cômodos da casa, apenas para não deixá-los na rua, e reservando para si mesmos os melhores aposentos, os mais confortáveis? E ainda bem quando tudo isso não é feito de má vontade, sendo os pais obrigados a pagar o que lhes resta da vida com a carga dos serviços domésticos! É então justo que pais velhos e fracos tenham de servir filhos jovens e fortes? A mãe lhe teria cobrado o leite, quando ainda estavam no berço? Teria, por acaso, contado as suas noites de vigília, quando eles ficavam doentes, os seus passos para proporcionar-lhes o cuidado necessário? Não, não é só o estritamente necessário que os filhos devem aos pais pobres, mas também, tanto quanto puderem, as pequenas alegrias do supérfluo, as amabilidades, os cuidados carinhosos, que são apenas os juros do que receberam, o pagamento de uma dívida sagrada. Essa, somente, é a piedade filial aceita por Deus.
Infeliz, portanto, aquele que se esquece da sua dívida para os que o sustentaram na infância, os que, com a vida material, lhe deram também a vida moral, e que frequentemente se impuseram duras privações para lhe assegurar o bem-estar! Ai do ingrato, porque ele será punido pela ingratidão e o abandono; será ferido nas suas mais caras afeições, ás vezes desde a vida presente, mas de maneira certa noutra existência, em que terá de sofrer o que fez os outros sofrerem!
Certos pais, é verdade, descuidam dos seus deveres, e não são para os filhos o que deviam ser. Mas é a Deus que compete puni-los, e não aos filhos. Não cabe a estes censurá-los, pois que talvez eles mesmos fizeram por merecê-los assim. Se a caridade estabelece como lei que devemos pagar o mal com o bem, ser indulgentes para as imperfeições alheias, não maldizer do próximo, esquecer e perdoar as ofensas, e amar até mesmo os inimigos, quando essa obrigação se faz ainda maior, em relação aos pais! Os filhos, devem, por isso mesmo, tomar como regra de conduta para com os pais todos os preceitos de Jesus referentes ao próximo, e lembrar que todo procedimento condenável em relação aos estranhos, mais condenável se torna para com os pais. Devem lembrar que aquilo que no primeiro caso seria apenas uma falta, pode tornar-se um crime no segundo, porque, neste, à falta de caridade junta-se a ingratidão.
Livro: O Evangelho segundo o Espiritismo – Allan Kardec, cap.: XIV.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita