sexta-feira, 27 de março de 2015

Motivo, kial la spiritistoj ne timas la morton / Por que os espíritas não temem a morte.

Motivo, kial la spiritistoj ne timas la morton
10. La Spiritisma Doktrino profunde ŝanĝas la perspektivon de la estonteco. La estonta vivo ĉesas esti ia hipotezo, por fariĝi realaĵo. La postmorta stato de la animoj ne estas plu ia sistemo, sed rezulto de observado. La vualo leviĝis; la spirita mondo ekaperas al ni en la tuteco de sia praktika realo; ne la homoj malkovris ĝin per la penado de ia potenca koncepto, sed la loĝantoj mem de tiu mondo venas priskribis al ni sian situacion; tie ni vidas ilin en ĉiuj gradoj de la spirita skalo, en ĉiuj stadioj de feliĉo kaj de malfeliĉo, fine en ĉiuj sortoŝanĝoj de la transtomba vivo. Jen la motivo, kial la spiritistoj trankvile rigardas la morton kaj fariĝas serenaj en siaj  lastaj momentoj sur la Tero. Jam ne nur la espero, sed ankaŭ la certeco ilin konsolas; ili scias, ke la estonta vivo estas daŭrigo de la surtera vivo, en pli bonaj kondiĉoj, kaj ili atendas ĝin, kun tiu sama konfido, kun kiu ili atendus la sunleviĝon post tempesta nokto. La kaŭzoj de tiu konfido ankaŭ venas de la atestitaj faktoj kaj de la akordiĝo de tiuj faktoj kun la logiko, kun la justeco kaj boneco de Dio, respondantaj al la intimaj aspiroj de la homaro.
Por la spiritistoj la animo ne estas ia abstraktaĵo; ĝi havas eterecan korpon, kiu ĝin difinas al la penso, kio estas multo por fiksi la ideojn pri ĝiaj individueco, kapabloj kaj perceptoj. La memoro pri tiuj, kiuj estas al ni karaj, kuŝas sur io reala. Ili ne plu prezentiĝas al ni, kiel estingiĝantaj flamoj, nenion parolantaj al nia penso, sed sub konkreta formo, pli klare montranta ilin al ni, kiel vivantajn estulojn. Krome, anstataŭ esti perditaj en la profundegaĵo de la Spaco, ili troviĝas ĉirkaŭ ni; la korpa mondo kaj la spirita mondo identiĝas en ĉiamaj interrilatoj, reciproke sin helpante.
Ĉar dubo pri la estonteco ne estas plu permesebla, malaperas la timo antaŭ la morto; ĝia alproksimiĝo estas rigardata malvarmsange, kiel iu, kiu atendas sian liberiĝon tra la pordo al la vivo, kaj ne tra tiu al la nenio.
Libro: La Ĉielo kaj la Infero – Allan Kardec, ĉap.: II.
Por que os espíritas não temem a morte
10. A Doutrina Espírita transforma completamente a perspectiva do futuro. A vida futura deixa de ser uma hipótese para ser realidade. O estado das almas depois da morte não é mais um sistema, porém o resultado da observação. Ergueu-se o véu; o mundo espiritual aparece-nos na plenitude de sua realidade prática; não foram os homens que o descobriram pelo esforço de uma concepção engenhosa, são os próprios habitantes desse mundo que nos vêm descrever a sua situação; aí os vemos em todos os graus da escala espiritual, em todas as fases da felicidade e da desgraça, assistindo, enfim, a todas as peripécias da vida de além-túmulo. Eis aí por que os espíritas encaram a morte calmamente e se revestem de serenidade nos seus últimos momentos sobre a Terra. Já não é só a esperança, mas a certeza que os conforta; sabem que a vida futura é a continuação da vida terrena em melhores condições e aguardam-na com a mesma confiança com que aguardariam o despontar do Sol após uma noite de tempestade. Os motivos dessa confiança decorrem, outrossim, dos fatos testemunhados e da concordância desses fatos com a lógica, com a justiça e bondade de Deus, correspondendo às íntimas aspirações da Humanidade.
Para os espíritas, a alma não é uma abstração; ela tem um corpo etéreo que a define ao pensamento, o que muito é para fixar as idéias sobre a sua individualidade, aptidões e percepções. A lembrança dos que nos são caros repousa sobre alguma coisa de real. Não se nos apresentam mais como chamas fugitivas que nada falam ao pensamento, porém sob uma forma concreta que antes no-los mostra como seres viventes. Além disso, em vez de perdidos nas profundezas do Espaço, estão ao redor de nós; o mundo corporal e o mundo espiritual identificam-se em perpétuas relações, assistindo-se mutuamente.
Não mais permissível sendo a dúvida sobre o futuro, desaparece o temor da morte; encara-se a sua aproximação a sangue-frio, como quem aguarda a libertação pela porta da vida e não do nada.
Livro: O Céu e o Inferno – Allan Kardec, cap.: II.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita