domingo, 22 de março de 2015

LA BONFARADO / A Beneficência

LA BONFARADO
11. La bonfarado, miaj amikoj, donos al vi en tiu ĉi mondo la plej dolĉajn kaj la plej purajn ĝuojn, la ĝojojn de la koro, kiujn malkvietigas nek konsciencriproĉoj nek indiferenteco. Ho! Se vi povus kompreni ĉion grandan kaj dolĉan, kion enhavas la malavareco de la belaj animoj, tiu sento, kiu igas la homon rigardi alian tiel same, kiel li rigardas sin mem, kaj ĝoje demeti sian veston, por kovri sian fraton! Se vi povus, miaj amikoj, ne havi okupon pli dolĉan, ol fari aliajn feliĉaj! Kiaj estas la mondumaj festoj, kiujn vi povus kompari kun tiuj fariĝantaj, kiam, kiel reprezentantoj de Dio, vi portas ĝojon al mizeraj familioj, konantaj de la vivo nur suferojn kaj amaraĵojn; kiam vi vidas tiujn velkintajn vizaĝojn radii pro espero, ĉar, sen pano, tiuj malfeliĉuloj aŭdadis siajn infanojn, nesciantajn, ke vivi estas suferi, senĉese kriegi, en ploro, jenajn vortojn, kiuj enprofundiĝis, kiel akra ponardo, en la patrinan koron: Mi malsatas!. . . Ho! Komprenu, kiel agrablaj estas la impresoj de tiu, kiu vidas renaskiĝi la ĝojon tie, kie antaŭ unu momento li vidis nur malesperon! Komprenu viajn devojn por viaj fratoj! Iru, iru renkonte al la malfeliĉuloj; iru helpi precipe la kaŝitan mizeron, ĉar tia estas la plej dolora. Iru, tre amataj, kaj tenu en via memoro jenajn vortojn de la Savanto: “Kiam vi vestas unu el tiuj malgranduloj, sciu, ke vi tion faras al mi mem!”
Karito! sublima vorto, kiu resumas ĉujn virtojn, ci estas la sola, kio kondukos la popolojn al la feliĉo; praktikante cin, ili kreos al si senfinajn ĝuojn por la estonteco, kaj dum ilia ekzilo sur la tero, ci estos ilia konsolo, la antaŭĝuado de la ĝojoj, kiujn ili iam spertos, kuniĝinte en la sino de amanta Dio. Ci, dia virto, havigis al mi la solajn momentojn da feliĉo, kiujn mi ĝuis sur la tero. Kredu, miaj enkarniĝintaj fratoj, la voĉon de amiko, kiu parolas kaj diras al vi: En la karito vi devas serĉi la pacon de la koro, la ĝojon de l’ animo, la rimedon kontraŭ la afliktoj de la vivo. Ho! kiam vi eksentos la deziron akuzi Dion, ĵetu rigardon malsupren de vi; vidu kiom da mizeroj atendas mildigon; kiom da kompatindaj infanoj sen familio; kiom da maljunuloj, kiuj ne havas amikan manon, por ilin helpi kaj fermi iliajn okulojn, kiam la morto prenos ilin! Kiom da bono por fari! Ho! ne plendu; sed, kontraŭe, danku Dion, kaj plenmane malŝparu vian simpation, vian amon, vian monon al ĉiuj, kiuj, ne ricevinte la bonaĵojn de tiu ĉi mondo, konsumiĝas en sufero kaj en soleco. Vi rikoltos sur la tero tre dolĉajn ĝojojn, kaj poste... nur Dio scias, kio okazos! (Adolfo, episkopo de Alger. Bordeaux, 1861).
Libro: La Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap. XIII.
A Beneficência
11. A beneficência, meus amigos, vos dará neste mundo os gozos mais puros e mais doces, as alegrias do coração, que não são perturbadas nem pelos remorsos, nem pela indiferença. Oh, pudésseis compreender tudo o que encerra de grande e de agradável a generosidade das belas almas, esse sentimento que faz que se olhe aos outros com o mesmo olhar voltado para si mesmo, e que se desvista com alegria para vestir a um irmão! Pudésseis, meus amigos, ter apenas a doce preocupação de fazer aos outros felizes! Quais as festas mundanas que se podem comparar a essas festas jubilosas, quando, representantes da Divindade, levais a alegria a essas pobres famílias, que da vida só conhecem as vicissitudes e as amarguras; quando vedes esses rostos macilentos brilharem subitamente de esperança, porque, desprovidos de pão, esses infelizes e seus filhos, ignorando que viver é sofrer, gritavam, choravam e repetiam estas palavras, que, como finos punhais, penetravam o coração materno: "Tenho fome!" Oh, compreendei quanto são deliciosas as impressões daquele que vê renascer a alegria onde, momentos antes, só havia desespero! Compreendei quais são as vossas obrigações para com os vossos irmãos! Ide, ide ao encontro do infortúnio, ao socorro das misérias ocultas, sobretudo, que são as mais dolorosas. Ide, meus bem-amados, e lembrai-vos destas palavras do Salvador: "Quando vestirdes a um destes pequeninos, pensai que é a mim que o fazeis!"
Caridade! Palavra sublime, que resume todas as virtudes, és tu que deves conduzir os povos à felicidade. Ao praticar-se, eles estarão semeando infinitas alegrias para o próprio futuro, e durante o seu exílio na Terra, serás para eles a consolação, o antegozo das alegrias que mais tarde desfrutarão, quando todos reunidos se abraçarem, no seio do Deus de amor. Foste tu, virtude divina, que me proporcionaste os únicos momentos de felicidade que gozei na Terra. Possam os meus irmãos encarnados crer na voz do amigo que lhes fala e lhes diz: É na caridade que deveis procurar a paz do coração, o contentamento da alma, o remédio para as aflições da vida. Oh, quando estiveres a ponto de acusar a Deus, lançai um olhar para baixo, e vereis quantas misérias a aliviar, quantas pobres crianças sem família; quantos velhos sem uma só mão amiga para os socorrer e fechar-lhes os olhos na hora da morte! Quanto bem a fazer! Oh, não reclamai, antes agradecei a Deus, e prodigalizai a mancheias a vossa simpatia, o vosso amor, o vosso dinheiro, a todos os que, deserdados dos bens deste mundo, definham no sofrimento e na solidão. Colhereis neste mundo alegrias bem suaves, e mais tarde... somente Deus o sabe! - (Adolfo Bispo de Alger, Bordeaux, 1861).
Livro: O Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec, Cap.XIII.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita